MÁRK Lajos (pro. ma:rk) estis hungara portretpentristo, ilustristo naskita en Retteg la 25-an de aŭgusto 1867 kaj mortinta en Novjorko en 1943.

Ilustraĵo de Lajos Márk

Biografio redakti

Lajos Márk studis en privata lernejo de Simon Hollósy en Munkeno, poste en la sama urbo en la arta akademio, poste en akademio de Parizo, fine en majstrolernejo de Gyula Benczúr en Budapeŝto inter 1910 – 1921. Ekde 1924 kaj je la fino de sia vivo li vivis en Usono. Liaj pentraĵoj (Antaŭ spegulo, Intimaĵoj) estis tre popularaj. Li gajnis plure da premioj, li organizis kaj en Usono kaj en Hungario plure da kolektartekspozicioj. Li projektis ankaŭ afiŝojn kaj li estis elstara karikaturisto. Plure da liaj verkoj (Juveloj, En artlaborejo, Intimaĵoj, Tentado, Febro) estas konservitaj en la Hungara Nacia Galerio.

Fonto redakti