Lajos Müller (jezuito)

Lajos Müller [lajoŝ muler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Müller Lajos estis hungara katolika pastro, jezuita monaĥo, seminaria instruisto.

Lajos Müller
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1874 (1874-07-22)
en Dunaföldvár
Morto 27-an de marto 1945 (1945-03-27) (70-jaraĝa)
en Szeged
Mortokialo tifo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pastromonaĥo • teologo • universitata instruisto • verkisto
vdr
Libro de Lajos Müller

Lajos Müller[1] naskiĝis la 22-an de julio 1874 en Dunaföldvár, li mortis la 27-an de marto 1945 en Szeged.

Biografio redakti

Lajos Müller maturiĝis en eklezia gimnazio en Pécs, ekde 1892 li studis teologion en seminario en la sama urbo. Li pastriĝis en 1896, poste li estis pastro en diversaj lokoj de suda Transdanubio. En 1903 li aliĝis al la jezuitoj. En la sekvaj jaroj li estis aŭ edukisto, aŭ pastro-predikisto, aŭ li plustudis (Pozsony 1908, Innsbruck 1910, Sankt Andrä (Karintio) 1916). Li iĝis ordinara jezuito en 1918, poste li edukis en seminarioj de Trnava (1919), Szeged (1921), Érd (1922). De 1931 ĝismorte li estis seminariestro en Szeged. Li ricevis tifon dum vizitado de militkaptitejo, poste li mortis. Li verkis multajn ekleziajn verkojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Ima és hivatás (1912, 1937)
  • Lehet-e a keresztény ember szociáldemokrata? (1921)
  • Az Atya hív téged (1930)
  • Harmatozzatok egek! (1939)
  • A Jézus Szíve-tiszteletének története (1944)

Fontoj redakti

Referencoj redakti