Lajos Marton (teologo)
Lajos Marton [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Marton Lajos estis hungara kalvinana teologo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Lajos Marton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1870 en Lovasberény |
Morto | 19-an de junio 1935 (65-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | teologo • profesoro • historiisto de kristanismo |
Lajos Marton[1] naskiĝis la 5-an de februaro 1870 en Lovasberény, li mortis la 19-an de junio 1935 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Lajos Marton maturiĝis en Nagykőrös en 1888, poste li studis teologion kaj filozofion en Budapeŝto (supozeble en la poste menciita teologia akademio). Li plustudis en universitatoj de Utrecht kaj Marburg inter 1892-1894. Hejmenveninta li instruis, sed en 1898 li akiris plian pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, tial li instruis jam en gimnazio. Inter 1904 kaj 1933 li instruis en Kalvinana Teologia Akademio, poste li pensiuliĝis.
Elektitaj kontribuojRedakti
- A protestáns prédikáció eszményképe (1894)
- Ruth könyve (1896)
- Julianus császárnak a keresztyénség ellen kifejtett munkásságáról (1903)
- I. Rákóczy György bibliája (1914)
- A római császárok cultusa (1936)