Lajos Papi [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Papi Lajos estis hungara skulptisto, medalisto.

Lajos Papi
Persona informo
Naskonomo Papi Lajos
Naskiĝo 7-an de septembro 1921 (1921-09-07)
en Kisújszállás
Morto 10-an de februaro 1987 (1987-02-10) (65-jaraĝa)
en Karcag
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Sidanta virino kun bemo en Kisvárda fare de Lajos Papi

Lajos Papi [1] naskiĝis la 7-an de septembro 1921 en Kisújszállás, li mortis la 10-an de februaro 1987 (laŭ alia informo la mortotago estas la 11-a) en Karcag.

Biografio redakti

Lajos Papi komence estis faklaboristo, sed hejme li lernis la ŝtonoskulptadon. Li lernis la skulptadon en Artistkolonio (Szolnok) kaj iomete en Budapeŝto. Inter 1942-1945 li estis soldato, inter 1945-1948 militkaptito, sed li havis eblecon skulptadi. Hejmenveninta li havis postenon unu jaron en Hungaraj Ŝtatfervojoj, poste li estis kulturisto en diversaj lokoj. En 1952 li akiris diplometon pri kulturisto. Ekde 1956 li estis profesia skulptisto en sia naskiĝurbo, kie li ricevis atelieron en 1974. Somere li ofte partoprenis en artistkolonioj aŭ simpozioj, li kreis ankaŭ medalojn. Li ricevis premiojn inter 1968-1986. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn en 1945, 1950 kaj 1955.

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj skulptaĵoj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti