Lajos Som
Lajos SOM [lajoŝ ŝom], laŭ hungarlingve kutima nomordo Som Lajos estis hungara ŝlagromuzikisto (gitaristo, komponisto, tekstopoeto).
Lajos Som | |
---|---|
Lajos Som | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1947 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de oktobro 2017 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Beáta Karda |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | muzikisto |
Lajos Som [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1947 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de oktobro 2017 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lajos Som komencis muzikadi en 1964, en la sekva jaro li fondis ŝlagrorkestron. En la sekvaj jardekoj lia vivo estis simpla: en kiuj ŝlagrorkestroj li vivis. Liaj plej menciindaj ŝlagrogrupoj estis Tűzkerék, Neoton Família, Taurus. En 1974 li fondis Piramis, kiu iĝis tiutempe la plej konata hungara ŝlagrorkestro. Finiĝis la glora kariero, ĉar Lajos Som ricevis malliberejon pro kontrabando de oroj el Sovetunio. Tamen tio estis bona preteksto al la ŝtato kondamni lin kaj la tiuspecan muzikon. Baldaŭ Som fondis novan orkestron, sed sukcesojn de Piramis li ne povis atingi. Anonciĝis alkoholismaj problemoj ĉe Som, tial longe li retiriĝis. Li eksedziĝis dufoje.
Elektitaj ŝlagrotrekstoj redakti
- A becsület
- Ha volna két életem
- Őszintén akarok élni
- Szabadnak születtem
- Szállj fel magasra
Lia libro redakti
- Piramis-vádirat (1989)