SYLVESTER Lajos (silvester) estis rumania hungara publikviva aganto, publicisto, verkisto en Rumanio. Li estis naskita la 3-an de junio 1934 en komunumo Cernatu de Jos kaj mortinta Kluĵo la 10-an de majo 2012. Li estis ano de EMIL. Li estis la patro de geologo Zoltán Sylvester. La 2-an de junio 2013 la vilaĝa biblioteko de naskiĝvilaĝo de Lajos Sylvester ricevis la nomon de lia renoma filo.

Lajos Sylvester
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1934 (1934-06-03)
en Cernatu de Jos
Morto 10-an de majo 2012 (2012-05-10) (77-jaraĝa)
en Kluĵo
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai
Familio
Infano Zoltán Sylvester
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Lajos Sylvester diplomitiĝis kiel mezlerneja instruisto pri la hungara lingvo kaj literaturo en la Universitatea Babeş-Bolyai de Kluĵo en 1960. Ekde 1954 li estis instruisto, kulturdomestro, lernejestro, prezidento de la distrikta komisiono por kulturo (1968-1972), direktoro de la teatro Sepsiszentgyörgyi Tamási Áron Színház inter 1972 kaj 1984. Poste tiam li estas ĵurnalisto, ĉefkunlaboranto de la distrikta ĵurnalo Megyei Tükör, Háromszék (la nuna titolo). Li publikigas ankaŭ en la retgazeto gondola.hu.

Pli gravaj verkoj redakti

  • Boszorkány, teatraĵo (Laŭ la romano Erdély de Zsigmond Móricz kune kun aktoro Nemes Levente, 1980);
  • Gyanú, teatraĵo (1983).
  • Úz-völgyi hegyomlás. Kaláka Könyvek, Sepsiszentgyörgy, 1996. (Riportlibro pri la sikula landlimgardistaro en valo Uzo dum la dua mondmilito.
  • Volunk mük es..., 1998.
  • Az őrnagy visszatér. Trisedespress Kiadó, 1999. (La aventura historio de la restarigo de la skulptaĵo pri Áron Gábor en Târgu Secuiesc).
  • Fő hogy dolgozzanak, 1999.
  • Csupa csapás az élet. Kaláka Könyvek, Sepsiszentgyörgy, 2000. (Intervjuoj kun instruistoj kiuj instruis hungare ĉe la ĉangoj en Moldavio inter 1947-1959).
  • Egy ügyvéd a gáton, 2007.
  • Ojtoz völgye a hadak útján, A Kárpátok délkeleti átjárójának régi és új keletű históriája, Charta, 2008.
  • Az összetartozástudat rezdülése, selektitaj publicistikaĵoj, Sepsiszentgyörgy, 2008.
  • Szőttesünkben török minták, Hazai és keleti háztűznézőben, Médium Kiadó, Sepsiszentgyörgy, 2008.
  • Háromszéki nekigyürkőzés Emléktöredékek az 1989-90-es rendszerváltás napjaiból, redaktis L. S., Sepsiszentgyörgy. Charta, 2010.
  • Halak, vizek, sziklaszirtek, Magyar Nyugat Könyvkiadó Bt., sen eldonjaro,
  • Ablak Erdővidékre, selektitaj publicistikaj verkoj, Tortoma Könyvkiadó, Barót, 1912.
  • Történettekercsek az idő toronygombjában - Gábor Áron emlékezete. Red: Lajos Sylvester. Háromszék Vármegye Kiadó. Sepsiszentgyörgy, 2012.

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti