Lajos Szádeczky-Kardoss

SZÁDECZKY-KARDOSS Lajos (sa:decki-kardoŝ) estis hungara historiisto, universitata porfesoro, ano de MTA naskita en Pusztafalu la 5-an de aprilo 1859 kaj mortinta en Budapeŝto la 29-an de decembro 1935. Li estis la pli aĝa frato de Gyula Szádeczky-Kardoss.

Lajos Szádeczky-Kardoss
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1859 (1859-04-05)
en Pusztafalu
Morto 29-an de decembro 1935 (1935-12-29) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Gyula Szádeczky-Kardoss
Okupo
Okupo politikistohistoriistolektoro • polisto
vdr

Biografio redakti

Lajos Szádeczky-Kardoss studis en Budapeŝto kaj Vieno kaj 1881 li havigis diplomon de instruisto kaj 1882 de filologia doktoro. Inter 1882 kaj 1891 li estis oficisto de Universitata Biblioteko de Budapeŝto. Ekde 1883 li estis privatprofesoro de budapeŝta universitato, ekde 1891 ĝis 1919 profesoro de la hungara historio de la Universitato de Koloĵvaro, en 1910-1911 rektoro de la universitato. En 1920 – 22 li estis parlamenta deputito. Li esploris en rumanaj, polaj, turkaj arkivejoj. Li partoprenis la ekspedicion de Kaŭkazo de Jenő Zichy en 1895 kaj ĝin priskribis en taglibro. Li priokupiĝis precipe historion de Transilvanujo en la 16 – 17-aj jarcentoj. Li redaktis la Székely oklevéltár (Sikula arkivaro) (V-VII. volumoj). Li eldonis la versajn verkojn kaj korespondadon de Péter Apor (1903), la korespondadon de Bethlen Gábor kaj Gáspár Illésházy (1914), memuarojn de Miklós Bethlen (1923).

Verkoj ĉefaj redakti

  • Mihály havasalföldi vajda Erdélyben, 1599 – 1601 (Bp., 1882);
  • Kornyáli Békés Gáspár 1520 – 1579 (Magy. Tört. Életr. 7., Bp., 1887);
  • A czéhek történetéről Magyarországon (Bp., 1889);
  • Konstantinápoly és magyar emlékei (Bp., 1903);
  • A csíki székely krónika (Bp., 1905);
  • II. Rákóczi Ferenc Erdélyben (Kolozsvár, 1907);
  • Iparfejlődés és a céhek története Magyarországon (Okirattárral, 1307 – 1848. Bp., 1913);
  • A székely nemzet története és alkotmánya (Bp., 1927).

Fonto redakti