Lajos Szöllősy Szabó

SZÖLLŐSSY SZABÓ Lajos [soeloe:si sabo:] estis hungara dancisto, koreografo, dancmajstro naskita en Kézdiszentlélek la 11-an de februaro 1803 kaj mortinta en Budapest la 12-an de majo 1882. Li estis la patro de dancistinoj Róza Szöllősy kaj Piroska Szöllősy.

Lajos Szöllősy Szabó
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1803 (1803-02-11)
en Sânzieni
Morto 12-an de majo 1882 (1882-05-12) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Róza SzöllősyPiroska Szöllősy
Okupo
Okupo koreografo • dancisto
vdr

Biografio redakti

Szöllősy Szabó komencis sian karieron kiel aktoro en la komenco de la 1820-aj jaroj. Inter 1827–1832 li agadis interalie ankaŭ en Hungara Teatro en Kassa. En 1833 li iris al la jam ne funkcianta buda-a Várszínház. Ekde 1834 ĝis 1836 li agadis ankaŭ kiel dancmajstro de la teatra danclernejo. En februaro de 1834-a jaro la teatro prezentis sian baleton titolitan A haramiabanda (komponisto: József Heinisch). En 1837 li estis mallongtempe ano de la Teatro Magyar de Pest. En 1841 li koreografis la dancon titolitan Körmagyar (komponisto Márk Rózsavölgyi (quadrille). En 1844 li instruis en Erdély kaj studis la dancojn de la sikuloj. En 1847 li laboris ankaŭ en hungara Nacia Teatro de Pest. Li partoprenis en la liberecbatalo de 1848-1849, poste denove li instruis. En 1861 oni prezentis en la jam malaperinta Budai Népszínház lian sukcesan dancon titolitan Vasmegyei csárdás, en kiu ankaŭ liaj filinoj dancis (Róza kaj Piroska). En la 1870-aj jaroj li instruis en Miskolc. Li mortis en malriĉulejo forgesite. Li dediĉis siajn vivon kaj agadon por la agnosko kaj popularigo de la hungara nacia danco.

Ĉefaj koreografaĵoj redakti

  • Nagyidai lakodalom (1834);
  • Az elrabolt hölgy, vagy a szerencsés összvetalálkozás a fogadóban (1835).

Literaturo redakti

  • Kaposi Edit: Egy híres táncos önéletírása (Táncművészet, 1955).
  • Kaposi E.: Sz. Sz. L. élete és munkássága, 1803–1882 (Tánctudományi Tanulmányok, 1978/79).

Fontoj redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon