Lajos Szikszai

hungara politikisto

Lajos Szikszai [lajoŝ siksai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szikszai Lajos estis hungara advokato, parlamenta deputito, kolektisto pri artaĵoj.

Lajos Szikszai
Lajos Szikszai
Lajos Szikszai
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de novembro 1825(nun 1825-11-25)
en Hungario Szilágysámson (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 31-an de aŭgusto 1897
en Hungario Zilah (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Calvinist College in Zilah
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Lajos Szikszai[1] naskiĝis la 25-an de novembro 1825 en Szilágysámson (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Șamșud en Rumanio), li mortis la 31-an de aŭgusto 1897 en Zilah (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Zalău en Rumanio).

Biografio redakti

Lajos Szikszai frekventis kalvinanan kolegion en Zilah (1840-1844), poste li studis juron en Reĝa Akademia Liceo de Kolozsvár, fine li lernis la germanan lingvon en Transilvanio. Li estis partoprenanto en la Hungara revolucio de 1848, post la fiasko (1849) li estis trudsoldato en la imperiestra armeo. Hejmenveninta li retiriĝis, krome li edziĝis. Dum la politika mildiĝo en 1861 li estis nobela juĝisto kaj en 1862 li akiris advokatan diplomon, poste li estis advokato en Zilah. Inter 1875 és 1881 li estis parlamentano, poste vicdepartementestro. En 1889 li ricevisis la titolon reĝa konsilisto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Hadadi báró Wesselényi Miklós emléke. Élet- és jellemrajz. (1884)
  • Alispáni jelentés Szilágy vármegye 1894. évi rendes közgyűléséhez a vármegye közállapotáról (1894)

Memorigiloj redakti

  • busto En Zilah (1904, dum la rumana erao ĝi malaperis)
  • lernejo postas la nomon Szikszai Lajos en Șamșud

Fontoj redakti

Referencoj redakti