Lajos Temesváry [lajoŝ temeŝvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Temesváry Lajos estis hungara aktoro, teatrestro. Lia familia nomvarianto estis ''Tömösváry''.

Lajos Temesváry
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1840 (1840-11-30)
en Becheni
Morto 9-an de junio 1909 (1909-06-09) (68-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Q75822480
Infano Q75541075
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

Lajos Temesváry [1] estis naskita en Érpele en 1841 kaj mortinta en Debrecen la 9-an de junio 1909.

Kariero redakti

Temesváry en 1860 debutis en teatra trupo de György Molnár, li havis rolojn ekzemple en Hungara Teatro en Kassa, Debrecen kaj Nacia Teatro (Pest). Baldaŭ li ankaŭ reĝisoris. Inter 1873-1875 li estis teatrestro en la menciita teatrejo en Kassa, pli poste li estis denove aktoro. Inter 1875-1878 li estis teatrestro kaj luis la teatrejon en Debrecen. Li organizis propran trupon kaj turneis en pli gravaj urboj de la lando. En 1881 dum duelo li mortpafis alian aktoron, li estis kondamnita je prizono, sed post mallonga prizona tempo la reĝo nuligis la verdikton. Li estis en la lastaj jardekoj de 19-a jarcento unu el la plej gravaj direktoroj-reĝisoroj. Je la fino de sia vivo li estis oficisto de Hungaraj Ŝtatfervojoj.

Li edziĝis en 1873, lia edzino naskis dufoje.

Liaj roloj (elekto) redakti

Referencoj redakti