Lajos Vajda (pentristo)

Lajos Vajda [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajda Lajos estis signifa avangarda hungara pentristo, grafikisto. Lia edzino estis Júlia Vajda (pentristo).

Lajos Vajda
Lajos Vajda en Szentendre en 1939
Lajos Vajda en Szentendre en 1939
Persona informo
Naskonomo Vajda Lajos
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1908 (1908-08-06)
en Zalaegerszeg
Morto 7-an de septembro 1941 (1941-09-07) (33-jaraĝa)
en Budakeszi
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Edz(in)o Júlia Vajda
Okupo
Okupo pentristo • fotisto
vdr

Lajos Vajda [1] naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1908 en Zalaegerszeg, li mortis la 7-an de septembro 1941 en Budakeszi.

Ĉapela memportreto de Lajos Vajda (1924)

Biografio redakti

Lajos Vajda devenis el malriĉa juda familio. Inter 1916 - 1923 la familio vivis en Serbio. Li studis en juda libera artlernejo de Lipót Herman, sed en 1925 li estis malsana pro tuberkulozo. Inter 1927-1930 li studis en Reĝa Belarta Altlernejo de István Csók, sed li konatiĝis ankaŭ kun membraro de Lajos Kassák. Pro la Kassák-kontakto li estis forigita el la altlernejo. Inter 1930-1934 li vivis mizere en Parizo, poste li hejmenvenis kaj plulernis en privata lernejo de János Vaszary (pentristo). En 1935 li kolektis hungarajn kaj serbajn motivojn en Szentendre kaj Szigetmonostor. Li edziĝis en 1938. Post 2 jaroj li estis trudlaboristo, sed pro tuberkulozo li estis sendita en hospitalo, kie li mortis.

Li deklaris artan Szentendre-programon, kiu estis sintezoj inter paseo kaj nuno, ankaŭ kultura sintezo de okcidento kaj oriento.

Ekspozicioj redakti

Elektitaj memportretoj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

Memorigiloj redakti

  • Studio Vajda Lajos fondita en 1972
  • memortabulo kaj muzeo en Szentendre

Fontoj redakti

Referencoj redakti