Lajos Valentin [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Valentin Lajos estis hungara operkantisto, (tenoro), teatrestro.

Lajos Valentin
Persona informo
Naskonomo Valentin Lajos
Naskiĝo la  19-an de marto 1850(nun 1850-03-19)
en Hungario Kecskemét (Hungario)
Morto la majon 1932
en Aŭstrio Vieno (Aŭstrio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto
vdr

Lajos Valentin [1] naskiĝis la 19-an de marto 1850 en Kecskemét (Hungario), li mortis la majon 1932 en Vieno (Aŭstrio).

Biografio redakti

Lajos Valentin studis en komerca akademio en Pest (urbo), kiam Gyula Káldy allogis lin al Reĝa Teatra Lernejo. Li ne finis la Lernejon, sed li aliĝis al trupo de Andor Sztupa en Temesvár. Li debutis en 1878 en Győr. Post 2 jaroj li aliĝis al trupo de Ignác Krecsányi. En jarfino de 1882 li vojaĝis al Berlino, kie li iom lernis, sed lia germana lingvoscio ne estis perfekta, tial li hejmenvenis kaj li kantadis en Nacia Teatro (Budapeŝto). La sekvaj stacioj estis Lejpcigo, Kenigsbergo, enlande Szeged kaj Debrecen. En la lasta urbo li estis ankaŭ teatrestro. En la jaro 1894 li apartenis al la Reĝa Operejo de Budapeŝto, inter 1895-1897 al Népszínház. Li forlasis la scenejon kaj li establis teatran agentejon. Li edziĝis en 1906, li translokiĝis al Vieno en 1912.

El lia repertuaro redakti

Fontoj redakti