Lale Andersen

germana kantistino kaj aktorino

Lale ANDERSEN [lale ANdersen], origine: Lise-Lotte Helene Berta BUNNENBERG (naskiĝis la 23-an de marto, 1905, mortis la 29-an de aŭgusto, 1972) estis germana kantistino kaj aktorino.

Lale Andersen
Persona informo
Lale Andersen
Naskonomo Liese-Lotte Helene Berta Bunnenberg
Naskiĝo 23-an de marto 1905 (1905-03-23)
en Lehe, Provinco Hanovrio,  Germana Imperiestra Regno
Morto 29-an de aŭgusto 1972 (1972-08-29) (67-jaraĝa)
en Vieno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Dünenfriedhof Langeoog vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Lale Andersen
Profesio
Okupo kantaŭtoroaktorokantistoscenaristokantoverkisto • aŭtobiografo • diskografa artisto vd
Laborkampo komponado vd
Aktiva dum 1931– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lale Andersen naskiĝis en Bremerhaven. En la jaro 1931 ŝi unuafoje en Berlino aperis sursceneje; poste ŝi laboris en teatroj de Zuriko kaj Munkeno.

Grandan popularecon ŝi akiris per la kantado de la kanto Lili Marleen, kies tekston Hans Leip en la jaro 1915 verkis. Dum la Dua mondmilito ĝin disvastigis la radiostacio Soldatensender Belgrad por la soldatoj.

Post la milito Lale Andersen sukcese turneis kiel kantistino de maristaj kantoj kaj kanzonoj. En la jaro 1972 ŝi verkis sian membiografion Der Himmel hat viele Farben. Rainer Werner Fassbinder en 1981 laŭ ĝi kreis la filmon Lili Marleen.

En 1972 Lale Andersen mortis en Vieno. Ŝia tombo troviĝas sur la insulo Langeoog, kie ŝi dum longa tempo vivis.

Eksteraj ligiloj redakti

 
ŝiaa tombo sur la insulo Langeoog