Laliŝ, Lalesh, Laliş aŭ Lalişa Nûranî estas malgranda montara valo en la nordo de Irako, je 60 km nordokcidente de Mosulo. Ĝi estas sankta loko por la jezidoj ĉar en ĝi troviĝas la tombo de Adi ibn Musafir, sufia mistikulo kiu vivis en la 12-a jarcento. Unu el la plej elstaraj jezidaj mistikuloj.

La konikaj tegmentoj tipaj de la jezidismo ĉe la tombo de Adi ibn Musafir en Laliŝ

Almenaŭ unufoje en la vivo, la jezidoj devas pligrimi dum ses tagoj en Laliŝon por viziti la tombon kaj aliajn sanktajn lokojn. La lokaj jezidoj pilgrimas unu fojon jare okaze de la Festo de la Asembleo, inter aŭgusto kaj septembro.