Lamborghini
Automobili Lamborghini S.p.A /lamborgini/ [ˌlamborˈgiːni] (do NE lamborĝini) estas itala aŭtomobila firmao, kiu ekde 1964 fabrikas sportaŭtojn. La sidejo de la firmao estas Sant'Agata inter Bologna kaj Modena. La firmemblemo estas bataltaŭro. Depost 1998 la firmao estas parto de grupo Audi.
Automobili Lamborghini S.p.A | ||
---|---|---|
Automobili Lamborghini S.p.A | ||
aŭtomobilo-faranta firmao • negoco • filio vd | ||
Dum | 11-a de marto 1948 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | società per azioni | |
Fondintoj | Ferruccio Lamborghini vd | |
Sidejo | Sant'Agata Bolognese | |
Lando | Italio | |
Estr(ar)o | Stephan Winkelmann | |
Dungitoj | 1 779 (stato: 31-a de decembro 2020) | |
Agokampo | superaŭto • luxury vehicle | |
Posedata de | Volkswagen AG vd | |
Posedataj kompanioj | Italdesign Giugiaro • Ducati Corse vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Historio
redakti1948 Lamborghini fondiĝis en Centro en Italio de Ferruccio Lamborghini (1916 ĝis 1993) kiel traktorfabrika firmao.
En 1959 ankaŭ bruliloj kaj klimatiziloj fabrikiĝis.
En 1963 la firmao komencis fabriki sportaŭtojn.
En 1964 estis produktitaj la unuaj ekzempleroj de la legenda modelo 350 GTV kun dek du cilindroj.
Depost 1971 Lamborghini produktas motorojn por vetkurboatoj potencaj je ĉirkaŭ 1000 ĉevalpovoj.
En 1972 la firmao ekhavis monajn problemegojn kaj Ferruccio Lamborghini vendis la traktoran parton de sia firmao al la Same Group, kaj la sportaŭta parto ŝanĝadis la posedantojn jene:
- Ferruccio Lamborghini (1963 ĝis 1972)
- Georges-Henri Rossetti kaj René Leimer (1972 ĝis 1977)
- Bankrota (1977 ĝis 1984)
- Patrick Mimran (1984 ĝis 1987)
- Chrysler (1987 ĝis 1994)
- Megatech (1994 ĝis 1998)
- Grupo Audi ene de la konzerno Volkswagen (de 1998)
Modeloj
redaktiAktualaj modeloj
redakti- Lamborghini Murciélago (2002-2009)
- Lamborghini Gallardo (2003- )
- Lamborghini Reventon (2008- )
- Lamborghini Sesto Elemento (2010- )
- Lamborghini Estoque (2010- )
- Lamborghini Aventador (2011- )
Historiaj modeloj
redakti- Lamborghini 350 GT/400 GT (1964-68)
- Lamborghini Miura (1966-73)
- Lamborghini Islero (1968-70)
- Lamborghini Espada (1968-78)
- Lamborghini Jarama (1970-76)
- Lamborghini Urraco (1973-77)
- Lamborghini Countach (1973-88)
- Lamborghini Silhouette (1976-77)
- Lamborghini Jalpa (1981-91)
- Lamborghini LM002 (1985-92)
- Lamborghini Diablo (1990-2002)