Lambsheim

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Lambsheim estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Pfalz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 7 077 loĝantojn.

Lambsheim
Blazono
Lambsheim (Germanio)
Lambsheim (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Rhein-Pfalz
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06233
Poŝtkodo 67245
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6715
Aŭtomobila kodo RP (ĝis aŭgusto 2005: LU)
Oficiala Municipokodo 07338016
Politiko
Komunumestro Erich Eisenbarth
Adreso de la administrejo Mühltorstraße 25
Demografio
Loĝantaro 7077 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 31′ N, 8° 17′ O (mapo)49.5133333333338.2875Koordinatoj: 49° 31′ N, 8° 17′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 95 - 98 m
Areo 12,75 km²
Oficiala retejo http://www.lambsheim.de
vdr

Kasteloj redakti

La iama ĉaskastelo Lambsheim troviĝas ĉe la strato Am Schlossgarten 14 en Lambsheim. Ĝi apartenas al la generalo von Efferen. La 1706 konstruita kaj 1890 pligrandigita konstruaĵo estas ĝis hodiaŭ en privata posedo. Ĝi estas baroka nobela sidejo ekster la fortikaĵo de la urbeto. La duetaĝa stukita konstruaĵo kun granda libera ŝtuparo estis konstruita kiel akvokastelo ĉirkaŭita de ĝardeno. Ekde 1968 la plej granda parto de la ĝardeno estis uzata por pligrandigi la konstruaĵon kaj la fosaĵo estis plenigita. Al la ĉaskastelo apartenis ankaŭ la en 1706 konstruita administra konstruaĵo, kiu estis donacita al la komunumo en la jaro 1936. La du- kaj duonetaĝa angulkonstruaĵo servis unue kiel enkasigejo kaj poste ĝi estis loĝdomo. Ekde la renovigado en 1991 ĝi servas kiel urbodomo.

La iama kastelo Meckenheimer estas kastelo en Lambsheim. Ekde 1400 je la sama loko estis dokumentita sidejo de kavaliro. Konstruaĵo el la jaro 1500 estis detruita de Philipp von Hessen, poste rekonstruita. De tiu konstruaĵo konserviĝas vastaj keloj. Pli poste multfoje damaĝita ĝi estis rekonstruita post la Tridekjara Milito kiel duetaĝa domo. La malfrubaroka tegmentturo estis el la modernigado de 1740. La komunumo heredis ĝin en 1823. Ĝis 1966 la konstruaĵo estas utiligita kiel lernejo kaj administrejo. Hodiaŭ en la teretaĝo estas infanvartejo.

Bildaro redakti