Lancaster (Lancashire)
Lancaster estas la ĉefurbo de la historia graflando Lancashire, Anglio. Laŭ la stato de la jaro 2021 en la urbo vivis 52 660 personoj sur areo de 10,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 853 loĝantoj/km².[1] La teritorio havas komunan limon interalie kun Quernmore.

Lancaster | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo county town (en) ![]() eksterparoĥa areo ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | LA1 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 52 660 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 853 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 54° 3′ N, 2° 48′ U (mapo)54.048888888889-2.8013888888889Koordinatoj: 54° 3′ N, 2° 48′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 9 m [+] | ||||
Areo | 10,85 km² (1 085 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
Geografia lokigo sur la mapo : Britio Geografia lokigo sur la mapo : Lancaster (Lancashire) Geografia lokigo sur la mapo : Centra Lancaster (Lancashire) | |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||


Historio
redaktiLa romianoj konstruis fortikaĵon ĉe Lancaster. Fine de la 11-a jarcento konstruiĝis kastelo Lancaster, kiun Elizabeto la 1-a (Anglio) pligrandigis, kaj kiu nun servas kiel malliberejo. Dum la 12-a jarcento eble Davido la 1-a (Skotlando) mallonge okupis la kastelon. En 1612 ĉe la kastelo okazis grava proceso, kiam 10 virinoj mortkondamniĝis pro supozataj sorĉaj murdoj.
Ekonomio
redaktiĈirkaŭ la jaro 1800 Lancaster estis grava haveno, sed poste ĝia rivero, Rivero Lune, tro siltis. Nun situas en la urbo pluraj fabrikoj kaj parto de la universitato de Cumbria; apude situas la tre modernisma universitato de Lankastro.
Vizitindaĵoj
redaktiInter la vizitindaĵoj estas:
- Kastelo Lancaster
- Priorejo Lancaster, nun la paroĥa preĝejo de la urbo, kiu antaŭe servis benediktanan komunumon.
- Katedralo Lancaster, romkatolika 19-jarcenta konstruaĵo kiu iĝis katedralo en 1924
- Penny's Hospital, 18-jarcentaj almozdomoj