Landa Teatro de Koburgo

ŝtata bavara teatrejo

Landa Teatro de Koburgo (germane: Landestheater Coburg) estas mezgranda, triĝenra teatrejo (operoj, dramteatraĵoj, baletoj) en Koburgo, Germanujo. La rekte ĉe Kastela Placo situanta domo povas bonvenigi 480 teatremulojn. En majo 2023 la Granda domo fermis pordojn siajn pro restaŭrado.[1] Remalfermo ne estos antaŭ la 2035-a jaro; dume spekteblas teatraĵoj ĉe la provizoraj anstataŭaj lokoj Globe Coburg (apud la var-stacidomo) kaj Rajdejo koburga.

teatrejo, kun Edinburga Palaco dekstre
posta parto
spektantara zono
vestiblo

Historio

redakti

Malnova teatro-tradicio memkompreneblas en rezideja urbo de la dukoj de Saksio-Koburgo. Jam sub la regado de duko Johano Kazimiro eblis fari la premieron de muzikaĵ de la kortega kapelestro Melchior Franck en la 1630-a jaro ĉe gimnazio Casimirianum. Baroktempe oni inaŭguris en 1684 sub duko Alberto la unuan teatrejon koburgan en la supra salonego de la arsenalo je Herrengasse (100 sidlokoj). Tiam estis la figurantoj dungitoj ĉekastelaj. Post la morto alberta, pro financaj kialoj, teatra vivo lais kaj nur en 1764 estis konstruita laŭ ordono de duko Ernesto Frederiko estiĝis balejo (Ballhaus) ĉe la nunaj kastelplacaj Arkadoj. Filo lia Francisko Frederiko daŭrigis zorgadon priteatran kaj dungis diversajn transvojaĝantajn teatrotrupojn. Videblis tiam i.a. operoj de Wolfgang Amadeus Mozart kaj teatraĵoj de Friedrich Schiller kaj August Wilhelm Iffland.

Post financa refloro kaj pligraveco danke al estiĝo de la duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao fondis lia duka moŝto Ernesto la 1-a en junio 1827 propran daŭran teatron nome Herzoglich sächsisches Hoftheater zu Coburg. Alterne oni ludis Koburge aŭ Gotae inter septembro kaj komencanta januaro kaj denove en majo kaj junio - laŭ sintrovo de la duko kaj ties akompantantaro. Kiam estis planoj refari la tutan koburgan Kastelan Placon venis la ideo starigi propran kaj modernan teatrejon sur grundo kie antaŭe estis ŝtalejo kun provizora orfejo. La senproprietigo de la orfejanoj kaŭzis la t.n. teatrajn kverelojn inter duko kaj parlamento kaj la finfina forsendo de la parlamentanoj.

En la 17.9.1840, la naskiĝtagon de dukino Mario, okazis solena inaŭguro post tri jaroj da konstruo per la opero Der Feensee de Daniel Auber. Dum la regado de Ernesto la 2-a estis flegagaj la operoj de Richard Wagner. La koburga kortegteatra pentristo Max Brückner estis dungita fare de Wagner kiel kulisfaranto je Bayreuth. Ernesto eĉ mem sursceneje sin montris kaj organizadis aktivege la teatra vivon ĉiudetale. Tamen inter 181 kaj 1883 teatra vivo ĉesi devis pro financaj kialoj.

Post la abdiko de duko Karlo Eduardo novembre 1918 la tuto daŭris sub ŝirmo de la Liberŝato de Koburgo sub la nomo Theater in Coburg. Post la baraviĝo de Koburgo en 1920 la tuto evoluis ee la tria bavara Ŝtata teatrejo.

Arkitekturo

redakti

Planojn de la plurparta historiisma domo (kun vestiblo, spegula salonego, spektantara ejo kun tri vicegoj, scenejo) faris la duka konstruadinspektisto Balthasar Harres, dischiplo de Schinkel. Finis ĝin de 1838 Vincenz Fischer-Birnbaum el Rudolstadt. Samtempe finiĝis simila ejo en Gotao en 1847 eblis pligrandigo norden post malkonstruo de ĝenanta apuda domo. Temas pri trietaĝa centra konstruaĵo kun ĉevalfersimila aŭditorio kaj kvadrata scenejo sub ebene oblikva selotegmento akj duetaĝaj, flankaj aloj por la societaj kaj flankaj ĉambroj. Por la enmeto de pluaj loĝioj oni plialtigis la tegmento-komenco meze. en la 1857-a jaro. Lastaj restaŭradoj dum la 20-a jarcento estis en 1970.[2]. La tekniko moderniĝis en 1977. Dum planoj de necesa ĝenerala restaŭrado en la 21-a jarcento longe daŭris interkonsenttrovo pri alternativaj okazigejoj.

Statistiko kaj premieroj

redakti

Posedas la Granda domo 488 sidlokojn. En 2017/18 venis pli ol 120 miloj da spektantoj.[3] Laboris tie en 2008 krom 100 partatempe kaj 250 uloj ĉefprofesie. Bazon muzikan gartantias propra koruso Chor des Landestheaters kaj Filharmonia orkestro. Premieroj jenaj okazis ĉie tie: en 1858 Diana von Solange de duko Ernesto la 2-a; dramo Klaus von Bismarck de Walter Flex (1913); opero Momo und die Zeitdiebe de Mark Lothar (1978).

Ensemblo

redakti

Jen kelkaj konataj aktoroj kaj kantistoj kies kariero ekis Koburge: Malvina Schnorr von Carolsfeld, Günter Mack, Klaus Grünberg, Jacqui Bügler, Maud Cunitz, Bettina Feddersen, Simone Mangelsdorff, Gottlob Frick und in letzter Zeit Susan Anthony, Veronica Ferres, Brigitte Hahn, Franz Hawlata, Julia Koschitz, Christoph Strehl, Sönke Schnitzer kaj Roland Wagenführer.

Intendantoj

redakti

Muzikdirektoroj ĝeneralaj

redakti

Honoraj membroj (elekto)

redakti

Literaturo

redakti
  • Harald Bachmann, Jürgen Erdmann (eld.): 150 Jahre Coburger Landestheater. Landestheater, Coburg 1977, ISBN 3-9800156-0-2
  • Paul von Ebart: 100 Jahre Coburgische Theatergeschichte. 1827–1. Juni 1927. (=Coburger Heimatkunde und Heimatgeschichte, 2/H.3). Roßteuscher, Coburg 1927
  • Jürgen Erdmann (eld.): Ein Theater feiert. 175 Jahre Landestheater Coburg. Landestheater, Coburg 2002, ISBN 3-9800156-1-0
  • Andrea Heinz: Quantitative Spielplanforschung. Neue Möglichkeiten der Theatergeschichtsschreibung am Beispiel des Hoftheaters zu Coburg und Gotha (1827–1918). Winter, Heidelberg 1999, ISBN 3-8253-0786-7 (disertacio Erlangen-Nürnberg 1996)
  • Hanns-Peter Mederer: Die Hoftheater Meiningen und Coburg-Gotha 1831–1848. Ludwig Bechsteins Briefe an Friedrich Wilhelm von Kawaczynski. Rockstuhl Verlag Bad Langensalza 2007. ISBN 978-3-938997-75-8
  • Peter Morsbach, Otto Titz: Stadt Coburg. Ensembles – Baudenkmäler – Archäologische Denkmäler. (=Denkmäler in Bayern, IV/48). Karl M. Lipp Verlag, München 2006, ISBN 3-87490-590-X

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Anne Gladitz: "Großes Theaterfest zum Abschied" - ĉe: np-coburg.de, 11.5.2023]
  2. Norbert Klüglein: "Millionen im Gepäck" - ĉe: Neue Presse, Marktplatz, loka koburga eldono, 4.2.2016
  3. Carolin Herrmann: "Landestheater Coburg: Eine gute Spielzeit" - ĉe: infranken.de, 13.7.2018
  4. "Erlich, Kurt"
  5. "Vertrag unterzeichnet: Dr. Bernhard F. Loges wird neuer Intendant am Landestheater Coburg" Arkivigite je 2018-11-06 per la retarkivo Wayback Machine - ĉe: focus.de, 16.3.2017
  6. "Neil Barry Moss wird neuer Intendant" - ĉe: coburg.de, 19.7.2024
  7. "Prof. Alois Seidlmeier" Arkivigite je 2020-01-24 per la retarkivo Wayback Machine - che: hfm-karlsruhe.de
  8. "Daniel Carter wird Coburger Generalmusikdirektor" - che: np-coburg.de, 26.2.2020