Landa pordego (ĉeĥe: Zemská brána) estas naturrezervejo situanta en Ĉeĥio en Orlica montaro, en katastro de municipoj Klášterec nad Orlicí kaj Bartošovice v Orlických horách. La naturrezervejo troviĝas en ambaŭ bordoj de rivero Divoká Orlice, kiu fontas en Pollando proksime de ŝtatlimo al Ĉeĥio. Proksimume post 2 kilometroj ĝi alkroĉas sin al la ŝtatlimo, kiun ĝi postsekvas proksimume 25 km. En loko, kie enfluas en ĝin rivereto Ruĝa rojo (ĉeĥe Červený potok) (proksime de vilaĝo Čihák), ĝi forlasas la ŝtatlimon kaj preskaŭ perpendikle al devena direkto ĝi turniĝas al la enlando. Tiu ĉi sektoro estas proksimume 2 km longa kaj ĝi finas senpere en limo de la natur-rezervejo. La fluo de Divoká Orlice daŭrigas de tie al sudo. Ĝuste tiu ĉi sektoro portas trafan nomon Landa Pordego. Geologian fundon ĉi tie kreas migmatitoj kaj ortoruloj, kiuj atingas longecon 20 m. La plej monumenta estas tute perpendikla rokmuro, kiu en longeco de kelke da centoj da metroj tiriĝas ekde ŝtonponto el la jaro 1900 al Pašerácká louka (Kontrabandista herbejo), kie estas 8 m alta Pašerácká skála (Kontrabandista roko). La tuta teritorio estas arbarkovrita, nur escepte troviĝas malgrandaj herbejoj. La teritorio estas alirebla por turistoj.

Landa pordego
ĉeĥe: Zemská brána
Naturrezervejo
Zemská brána, Divoká Orlice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Montaro Orlica montaro
Katastro Klášterec nad Orlicí, Bartošovice v Orlických horách
Memorindaĵo Ŝtona ponto el la j. 1900
En ĉirkaŭaĵo Ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj
Rivero Divoká Orlice
Koordinatoj 50° 08′ 08″ N 16° 34′ 20″ O / 50.13556 °N, 16.57222 °O / 50.13556; 16.57222 (mapo)
Alteco 570–650 m
Areo 88,22 km² (8 822 ha)
Plantaro Piceaj arbaroj, Abio, Eŭropa fago
Animalaro Ruĝa vulpo, Ruĝa cervo, Kapreolo, Granda buntpego
Proklamita 1-a de septembro 1987
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zemská brána
Map
Landa pordego kaj ŝtona ponto

Vidu ankaŭ redakti

Fotogalerio redakti