Landoj de l' Fantazio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Landoj de l' Fantazio [1] [2] estas romano, originale Esperantlingve verkita de Teodor Jung. La 323-paĝa libro aperis en la jaro 1927 ĉe Heroldo de Esperanto en Horrem apud Kolonjo.

Landoj de l' Fantazio
Aŭtoro Teodor Jung
Eldonjaro 1927
Urbo Horrem (Kolonjo)
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 323
vdr

Dua eldono aperis en 2018, eldonita de Ars Libri el Lublino, Bjalistoka Esperanto-Societo, Dokumenta Esperanto-Centro kaj Libro-Mondo[3].

Recenzoj redakti

 
 La aŭtoro aviade nin gvidas al lando perdita inter nepaseblaj altmontaroj, kaj per fleksiĝema - iom noviĝema - lingvo li pentras siajn sorĉbildojn. Poste li kondukas du princojn en niajn centrojn de l' civilizacio, eĉ al Horrem en Eŭropo. 
— 1928, J. P. R., n-o 6-7
 
 Ie, malantaŭ la altaj rokaj muroj de la Forgesitaj Montoj situas la lando de la Feliĉuloj, en kies ĉefurbo, Raspaza, la bela princino Liljada atentas sopire la alvenon de sia fianĉo, Rosmar... 
— 1934, M. de Waard, La Esperanta Literaturo
 
 Multokaza mirrakonto kun proza fluo, senerara kiu povas ĉiun kontentigi.
Preskaŭ tro riĉa estas la verko : ne nur du amerikaj aviadistoj malkovras trans dezertego, ĉirkaŭatan de ne transireblaj montaroj, la fabelan landon de Raspazo kaj ekkonas ĝian amindan loĝantaron sed plie kun du Raspazanoj ili reiras al Ameriko kaj Eŭropo fremdaj landoj por ili. Kun tiu historio kuniĝas du aŭ tri amintrigoj kaj ne mankas katastrofoj, insidoj seniluziiĝoj kaj martiroj. Kun speciala intereso oni vojaĝas spirite al Fantaziujo. La aŭtoro rimarkinde pruvis sian inventeman imagon kaj sian lertecon en la verkado en nia lingvo. 
— 1928, Historio de Esperanto II, paĝo 662

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti