Kraichtal

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio
(Alidirektita el Landshausen)

Kraichtal estas komunumo kaj urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 14900 loĝantojn.

Kraichtal
Blazono
Kraichtal (Germanio)
Kraichtal (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Karlsruhe
Distrikto Distrikto Karlsruhe
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07250, 07251, 07258, 07259
Poŝtkodo 76703
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7527
Aŭtomobila kodo KA
Oficiala Municipokodo 08215097
Subdivido 9 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Ulrich Hintermayer
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Rathausstraße 30
76703 Kraichtal
Demografio
Loĝantaro 14699 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 49° 7′ N, 8° 43′ O (mapo)49.1241666666678.7147222222222Koordinatoj: 49° 7′ N, 8° 43′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 177 m
Areo 80,56 km²
Oficiala retejo https://www.kraichtal.de/
vdr

Geografio redakti

La urbo Kraichtal situas en okcidenta Kraichgau en monteta kamparo inter Nigra Arbaro, Odenwald, Malaltebenaĵo de Supra Rejno kaj la rivero Neckar (apud Heilbronn). La urbon trafluas la rivero Kraich, kiu fontas en Sternenfels en la distrikto Enz.

Najbaraj komunumoj redakti

Limas al la urbo Kraichtal la sekvantaj komunumoj, nomitaj en horloĝa senco komencante en oriento: Eppingen, Zaisenhausen, Oberderdingen, Bretten, Bruchsal, Ubstadt-Weiher kaj Östringen.

Subdivido de la urbo redakti

Kraichtal konsistas el naŭ urbopartoj, nome: Bahnbrücken, Gochsheim, Landshausen, Menzingen, Münzesheim, Neuenbürg, Oberacker, Oberöwisheim kaj Unteröwisheim.

Historio redakti

La urbo Kraichtal estiĝis la 1-an de septembro 1971 per la unuigo de la urboj Gochsheim kaj Unteröwisheim kaj la komunumoj Bahnbrücken, Landshausen, Menzingen, Münzesheim, Neuenbürg, Oberacker kaj Oberöwisheim, kiuj tiam apartenis kun escepto de Landshausen al la distrikto Nordbaden. Landshausen tiam apartenis al la distrikto Sinsheim kaj tiam estis je la 1-a de septembro 1971 aligita al la distrikto Bruchsal, kiuj distriktoj malaperis dum la distrikta reordigo en la jaro 1973. La nomon la nova komunumo ricevis de la rivero Kraich.

Partnerecoj redakti

Formalajn urbopartnerecojn la urbo Kraichtal ĝis oktobro 2008 ne posedas. Sed ekzistas amikaj rilatoj kun Menzingen en Kantono Zugo, Svislando, kiu samnomas kun la municipo Menzingen en Kraichtal.

Eksteraj ligiloj redakti