Langenbruck

komunumo de Svislando
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Langenbruck en Svislando. Ankoraŭ aliaj loĝlokoj en Germanlingvio havas la saman nomon, ekzemple parto de la komunumo Reichertshofen en la federacia lando Bavario de Germanio.
Langenbruck
Blazono de Langenbruck
La vilaĝo Langenbruck
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Waldenburg
Koordinatoj  47° 20′ 59″ N 7° 46′ 10″ O / 47.34972 °N, 7.76944 °O / 47.34972; 7.76944 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 59″ N 7° 46′ 10″ O / 47.34972 °N, 7.76944 °O / 47.34972; 7.76944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 988
Areo 15,69 km²
Alteco 734 m super marnivelo
Poŝtkodo 4438
Komunumkodo 2888
Mapo de Langenbruck
vdr

Pri la komunumo redakti

Langenbruck estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 988 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Langenbruck situas ĉe la suda fino de la valo de Waldenburg sur la kulmino de la Supra Hauenstein-Pasejo. Kun averaĝa alteco de pli ol 700 m s.m. Langenbruck estas la plej alte situanta komunumo de Kantono Bazelo Kampara.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Langenbruck limas en nordokcidento al Waldenburg, en nordo al al Oberdorf kaj Bennwil, al nordoriento al Eptingen, en oriento al Hägendorf (Kantono Soloturno), en sudo al Egerkingen (Kantono Soloturno) kaj Holderbank (Kantono Soloturno), kaj en okcidento al Mümliswil-Ramiswil (Kantono Soloturno).

Trafiko redakti

Langenbruck situas sur la Kulmino de la Supra Hauenstein-Pasejo, kiu estis antaŭ la malfermo de la fervojlinio en la 19-a jarcento estis grava nord-sudkonekto. Tra la pasejo pasas poŝtaŭtolinio de Balsthal al Waldenburg.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Langenbruck datiĝas el la jaro 1145 kiel Langebruccho.

Sur la pasejkulmino estis trovita kupra toporo el la 4-a jarmilo a.K.. Dum la romia epoko la grava romia armestrato de Augusta-Raurica (hodiaŭ Augst) al Salodurum (hodiaŭ Soloturno) pasis la pasejon.

En mezepoko la vilaĝo unue apartenis la la Monaĥejo Murbach kaj poste al la Grafoj de Frohburg. En la jaro 1400 ĝi estis vendita al la urbo Bazelo. Post kvereloj pri la limo kun Soloturno en la jaro 1464 per verdikto de la princepiskopo de Bazelo Johann von Venningen la tereno de Langenbruck estis definitive atribuita al Bazelo. Dum la Bazela Kantondisiĝo la loĝantoj de Langenbruck en la jaro 1831 restis fidelaj al la urbo, tiam tamen en 1832 aliĝis al la kamparanoj kaj tiel en 1833 fariĝis parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti