Langeneß

komunumo en Germanio

Langeneß (dane: Langenæs, nordfrise: Nees) estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordfriesland de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, en la nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro. Fine de decembro 2018 la komunumo havis 139 loĝantojn. La teritorio estas parto de la komunumaro Pellworm, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj.

Langeneß
Blazono
Langeness in NF.PNG
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Nordfriesland
Komunumaro Amt Pellworm
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0 46 84
Poŝtkodo 25863
Aŭtomobila kodo NF
Oficiala Municipokodo 01054074
Politiko
Komunumestro Boy Peter Andresen
Adreso de la administrejo Uthlandestr. 1
25849 Pellworm
Demografio
Loĝantaro 139 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 54°38′24″N 8°36′6″O  /  54.64°N, 8.60167°O / 54.64; 8.60167 (Langeneß) (mapo)Koordinatoj: 54°38′24″N 8°36′6″O  /  54.64°N, 8.60167°O / 54.64; 8.60167 (Langeneß) (mapo)
Alto super la marnivelo 1 m
Areo 11,57 km²
Oficiala retejo https://www.langeness.de/
Information icon.svg
vdr
Langeneß

Langeneß estas haligo, do eta insulo kiu inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ĝi troviĝas sur dek artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.

satelita bildo de la haligo: la ruĝaj punktoj indikas la unuopajn loĝajn montetojn
la lumturo Nordmarsch (sur la loĝa monteto Alte Peterswarft)

Eksteraj ligilojRedakti