Langewiesen

Langewiesen estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la urbo havis 3661 loĝantojn. La urbo estas surborde de la rivero Ilm (Turingio).

Langewiesen
Blazono
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03677
Poŝtkodo 98704
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070032
Subdivido 2 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Horst Brandt
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Ratsstraße 2
Demografio
Loĝantaro 3501 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 50°40′18″N 10°58′28″O  /  50.67167°N, 10.97444°O / 50.67167; 10.97444 (Langewiesen) (mapo)Koordinatoj: 50°40′18″N 10°58′28″O  /  50.67167°N, 10.97444°O / 50.67167; 10.97444 (Langewiesen) (mapo)
Alto super la marnivelo 454 m
Areo 27,51 km²
Oficiala retejo http://www.langewiesen.de
Information icon.svg
vdr
Urbodomo en la centro.
Monumentprotektita fontano de la cigno sur la centra placo.
La protestanta Kirko Nia kara Sinjorino.
Belvido disde monteto Kienberg.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Langewiese datumas de la 1198-a jaro. En 1503 la vilaĝo nomumitis foirvilaĝo kun la rajto aranĝi ĉiujaran foiron. Kune kun la najbaraj vilaĝoj Großbreitenbach kaj Gehren ĝi ricevis la urbajn rajtojn en la 8-a de februaro 1855 far princo Carl Günther la 2-a de Schwarzburg-Sondershausen.

Militoj kaj incendioj detruis la vilaĝon plurfoje kaj nur pro la volo firma de ĝia loĝantaro la rekonstruo ĉiam denove eblis.

Ekonomia evoluoRedakti

Ĝis la 19-a jc la loĝantoj de Langewiesen estis ministoj, lignistoj, kamparanoj kaj ekspedistoj, kiuj komercis kun regionoj ĝis Nederlando kaj Danujo. Longtempe brunŝtono, peĉo kaj kenfulgo, potaso kaj salmiako, koloroj, porcelanaĵoj kaj najloj (fabriko ĉe Gottessegen) estis la ĉefaj produktoj de la urbo. Post la konekso al la fervojo en 1881/83 (hodiaŭ jam ne ekziszanta linio Ilmenau-Großbreitenbach) ekis la industriigo per la produktado de izolboteloj, speguloj, termometroj kaj vitraj prilaboritajxoj. Nuntempe etaj kaj mezaj entreprenoj karakterigas la prof ilon de nove kreitaj metizonoj.

MinekspluatoRedakti

Havis ankaŭ la minindustrio sian gravecon en la regiono. La elmontra minejo Volle Rose en la idilieca Schorte-valo informas akurate pri la minekspluata tradicio de la regiono ĉirkaŭ Ilmenau. Apartaj aranĝoj okazas cxiujare dum la julia minista festo.

Personuloj kaj gefilojRedakti

En la elmontrejoj de la Heinse-domo oni informas pri ili kaj aliaj kun koneksoj al Langewiesen.

UrboaspektoRedakti

Gravas siluete la urbodomo (1676-78) kaj la najbara bazarplaco; la Mario-kirko, kies orgenon pruvludis en 1706 Johann Sebastian Bach; la Petro-kirko (samtempe la plej malnova konstruaĵo en la urbo) sur la tombejo.

Ekde 1994 apartenas al Langewiesen la vilaĝo Oehrenstock.

Vidindaĵoj kaj monumentojRedakti

Metio kaj industrioRedakti

  • Ateliero pri ceramikaĵoj kaj bronzaĵoj [1]

Gastejoj dum ekskursojRedakti

  • Kienbergklause Oehrenstock
  • Restoracio Zur Schortenmühle
  • Miavojo

Sporto kaj libertempa pasigadoRedakti

  • Kradrostplacego ĉe Gottessegen
  • Kegloludejo
  • Pafejo
  • Tenisa ludkampo