Langtang estas regiono en nord-centra Himalajo de la provinco Bagmati de Nepalo. Situa je 51 kilometroj norde de la Katmandua Valo, la regiono estas fama kiel hejmo de la Langtang Nacia Parko kiu fine konstituas la limon kun Tibeto, Ĉinio. Ĉirkaŭ 4 500 personoj loĝas ene de la parko (el kiuj Tamangoj estas majoritato), kaj multaj dependas el ligno por havi fajron.

Langtang
Regiono
montara sistemo [+]

LandoNepalo
ProvincoBagmati

- koordinatoj28° 15′ 0″ N, 85° 30′ 0″ O (mapo)28.2585.5Koordinatoj: 28° 15′ 0″ N, 85° 30′ 0″ O (mapo)

Alteco3 455 m
Areo1 710 km² (171 000 ha) [+]


Langtang (Bagmati)
Langtang (Bagmati)
DEC
Langtang
Langtang

Langtang (Nepalo)
Langtang (Nepalo)
DEC
Langtang
Langtang

Map
Langtang
Vikimedia Komunejo:  Langtang [+]
vdr
Stelplena nokto en Langtang Nacia Parko.
La vilaĝo Langtang antaŭ ties detruo fare de lavango pro tertremo en 2015.
Lago Gosainkunda.

La parko enhavas ampleksan varion de klimataj zonoj, el subtropikaj al alpaj.[1] Proksimume 25% el la parko estas arbara. Ĉefaj arboj estas la deciduaj kverkoj kaj aceroj, ĉiamverdaj kiel pinoj, kaj variaj tipoj de rododendro. Animala vivo inkludas speciojn kaj subspeciojn kiel la Himalaja nigra urso, la kapreca Hemitrago, la Asama makako kaj la Ruĝa pando[2]. Krome estas ankaŭ legendoj pri vidaĵoj de Jetio.

La parko enhavas la lagojn Gosainkunda, sanktaj por Hinduistoj. Pilgrimado okazas en aŭgusto. Alia spiritejo estas la Budhisma monaĥejo Kjanĝin Gompa. Popularaj aktivecoj por turistoj en la parko estas marŝado, grimpado, kaj rivera flosado.

La vilaĝo Langtang estis komplete detruita de amasa lavango sekvita de tertremo en aprilo 2015.[3] La vilaĝo suferis ĉirkaŭkalkulitajn 310 mortojn, inter kiuj tiuj de 176 Langtang-anoj, 80 fremduloj kaj 10 armeanoj. Pli ol 100 korpoj neniam estis rekuperitaj.

Notoj redakti

  1. Flora and Fauna in Langtang national park. Arkivita el la originalo je 2020-02-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-21. Alirita 2021-12-22.
  2. Faunal Diversity. Arkivita el la originalo je 2020-01-28. Alirita 2019-12-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-01-28. Alirita 2021-12-22.
  3. Cadwalladr, Carole. Nepal earthquake: the village wiped off the map in a few terrifying seconds (angle). The Guardian (16a de majo 2015). Alirita 29a de januaro 2016.