Lanius estas la genro de la tipaj lanioj, genro de paserinaj birdoj de la familio de Laniedoj. Plej parto de la specioj de tiu familio estis lokigita en tiu genro. La afrikaj specioj estas konataj kiel fiskaloj (esperante akuzistojkolumlanioj) el la afrikansa vorto fiskaal ("oficiulo", ĉefe ekzekutisto), pro tio ke tiuj birdoj pendas sain predon el dornoj por stokado.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lanioj
Granda lanio
Granda lanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plej parto de la specioj de Lanius loĝas en Eŭrazio kaj Afriko, sed la Granda lanio havas ĉirkaŭpolusan distribuadon, dum la Nordamerika lanio estas limigita en Nordameriko. Ne estas membroj de tiu genro aŭ eĉ de la tuta familio de Laniedoj en SudamerikoAŭstralio.

La birdoj de la genro Lanius estas birdoj de malfermaj habitatoj tipe vidataj ripoze per rekta sinteno sur elstara ripozejo kiel arbopinto aŭ telefonfosto. Ili eksaltas al predo, kiun kaptas dumfluge aŭ surgrunde. Tiuj specioj ĉefe manĝas grandajn insektojn, sed manĝas ankaŭ malgrandajn birdojn, reptiliojn kaj eĉ mamulojn. Ĉe la grandaj nordaj specioj kiaj la Granda lanio, majoritato de predo estas vertebruloj, ĉefe vintre.

Spite ties dieto, tiuj ne estas veraj rabobirdoj, ĉar ne havas la fortajn kalkanumojn de rabobirdoj. Kvankam ili uzas siajn piedojn por teni pli malgrandajn insektojn, pli grandaj predoj estas palisumitaj ĉe akra pinto, kia dorno aŭ pikiloj de pikdratoj. Tio sekuras la disŝiron per la hokoforma beko.

Plej parto de la lanioj de Lanius estas solemaj, escepte dum reproduktado kaj tre teritoriaj. Nordaj aŭ moderklimataj specioj kiaj la Granda aŭ la Ruĝdorsa lanioj estas migrantaj kaj vintras sude de siaj reproduktaj teritorioj.

Ambaŭ seksoj de plej parto de specioj estas nedistingeblaj, kaj la masklo estas certe la plej brila birdo kie estas diferenco.

Estas kelkaj naturaj grupigoj ene de la genro, kiaj la sep afrikaj kolumlanioj, al grandaj grizaj specioj (ludovicianus, excubitor, meridionalis kaj sphenocercus) kaj la eŭraziaj brundorsaj specioj (tigrinus, bucephalus, collurio, isabellinus, cristatus kaj gubernator). En tiu lasta grupo estis malfacile difini la specilimojn, kaj iam kelkaj el tiuj lanioj estis grupigitaj kiel sampecifaj.

La prahistoria lanio Lanius miocaenus estis priskribita el fosilioj de la Komenca Mioceno troviĝintaj ĉe Langy, Francio, kvankam ties lokigo en tiu genro ne estis universale akceptata pro malproksimeco tempa.

Specioj en taksonomia ordo redakti

 
Lacerto palisumita sur dornoj fare de Sudgranda lanio Lanius meridionalis, Lanzarote

Referencoj redakti