La plej malnova kvartalo de Laon (la Ville haute) staras sur monteto, kiu elstaras el la ĉirkaŭa ebenaĵo. Norde de la monteto etendiĝas la vasta ebenaĵo de Pikardio. Kelkajn kilometrojn pli suden estas la norda landlimo de la plataĵoj de la regiono de Soissons.
Malnovtempe fortigita urbo supre de monteto, Laon posedas multajn mezepokajn monumentojn, privatajn hotelojn kaj domojn de la 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj, precipe en la stratoj Sérurier, Saint-Jean, Saint-Cyr aŭ Vinchon, kiuj konsistigas kvazaŭe urbajn muzeojn. La subgrundo estas trairata de tuneloj, minejoj kaj putoj, kies konservado estas hodiaŭ prioritato de la municipo. Pinte de la monteto, la monumenta katedralo de Laon donis al la urbo la kromnomon "Kronita Monto".
Loĝantara evoluo
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 |
---|
25068 | 26312 | 27901 | 26676 | 26486 | 26265 |
La nombroj ekde la jaro 1962 estas sen duoblaj kontoj.
|
- M. Bur, dir. Histoire de Laon et du Laonnois, 1987.
- J.-P. Jorrand, Laon dans « Archéologie des villes. Démarches et exemples en Pikardio ». *Revue Archéologique de Pikardio, 1999, n° spécial 16.
- J. Lusse, Naissance d’une cité : Laon et le Laonnois du Ve au Xe siècle, 1992.
- D. Montagne Les souterrains de Laon, 1998.
- M. Plouvier Laon. Une Acropole à la française et Laon. Belle île en terre, "Cahier du patrimoine" n° 40, volume 1 et 2.
- A. Saint-Denis, Apogée d’une cité : Laon et le Laonnois aux XIIe et XIIIe siècles, 1994.
Eksteraj ligilojRedakti