En la rakontaro aferoj okazas sen klara kaŭzo kaj sen evidenta celo. Homoj agas sen videbla motivo kaj sen esprimita intenco. Tio validas kaj pri la protagonistoj, kaj pri la flankaj roluloj. Tio kreas por la leganto tre apartan perspektivon. Oni trovas sin kvazaŭ en tunelo sen komenco kaj fino, ne sciante de kie kaj kien oni survojas. Pro tio aparte elstaras la agoj kaj okazaĵoj per si mem.
„ Tiu serio de mallongaj noveloj, kies enhavo plej ofte estas tre fantasma, ne estas egalvalora. Plej grandan impreson lasis al mi la unua, kies titolo fariĝis tiu de la tuta broŝuro. Bedaŭrinde svarmas la preseraroj kaj mi ankaŭ riproĉas la uzon de tute nenecesaj neologismoj, kiel ekzemple "stupida". ”