Lapsi (forglitiĝintoj, falintoj), termino latina uzita, en la 3-a kaj 4-a jarcentoj por indiki kristanojn, kiuj, pro la minaco de la persekutoj, plenumis adorkliniĝojn al la dioj paganaj.

Preciziga enkonduko redakti

La vorto “lapsi” stigmatizis kristanojn kiuj estis revenintaj al la paganaj kultoj kaj kredoj kaj precipe tiujn kiuj sub la minaco de tortutoj estis montrintaj sian malforton antaŭ la minaco de torturo kaj estis renegintaj sian kredon oferante al paganaj dioj aŭ per aliaj samvaloraj agoj. Multaj “lapsi”, reale la plejgranda parto de la nombraj kazoj okazintaj dum la persekutoj de la 3-a jarcento, certe ne revenis al paganismo laŭkonvinke, sed, minacitaj de senigo de havaĵoj kaj aliaj punoj (mortopuno, ekzilo, punlaboro (damnatio ad metalla = minlaboro)), ne havis la kuraĝon konfesi sian kredon dum ilia unika deziro estis sin savi pere de stranga ago de apostateco celante konservi vivon, havaĵojn kaj, sekrete, sian kredon.

La devo konfesi sian kristanan kredon en ĉiuj cirkonstancoj kaj eviti ĉiun apostatecan aspekton estis jam establite en la Eklezio ekde unua apostola epoko:

  • La 1-a epistolo de Petro instigis ke la kredantoj restu firmaj en la kredo dum kontraŭecoj (1, 6-7; 4, 16-17).
  • En sia letero al la romia imperiestro Trajano, Plinio informis ke tiuj kiuj estis vere kristanaj neniam oferus al la paganaj dioj kaj neniam sakrus kontraŭ Kriston.
  • “Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio.” (Luko 9.62).

Tamen informas kaj la Paŝtisto de Hermaso kaj la raportoj pri la persekutoj kaj pri martiroj, ke nemalmultaj kristanoj, post la unua duono de la dua jarcento, montris timon kaj forlasis la kredon. La celo de la severaj publikaj dispozicioj kontraŭ kristanoj, estis ĝuste ilin konduki al la apostateco. Sin savis nur tiuj kiuj akceptis oferi al la dioj paganaj, la aliaj aŭ estis punataj aŭ ne estis akuzitaj ĉe la juĝisto.

Laŭ la raporto pri la martitiĝo de Sankta Polikarpo (ĉap 4; eldono Franz Xaver von Funk, Patres Apostolici, I, 319), oni legas pri frigano, iu Kvinto, kiu, dekomence estis konfesinta sian kristanan kredon, sed kiu, vidinte la ferocajn bestojn en la amfiteatro, ekmontris timon kaj repripenson ĝis esti persvadita de la prokonsulo oferi al la dioj.
La letero de la kristanoj de Liono rakontanta pri la persekuto de 177, rakontis ankaŭ pri dek baptitoj kiuj montris malforton kaj falis en apostatecon. Tamen, stimulite de la ekzemplo de aliaj kristanoj kaj de la ĝentila sinteno per kiu ili estis traktataj ĉe la kristana komunumo, iuj el ili pentis kaj en estonta proceso estis mortokondamnitaj kaj ekzekutitaj. (Eŭzebio de Cezareo, Prieklezia Historio (Eŭzebio de Cezareo), V, II).

La persekuto de Decio redakti

Ĝenerale, en la Eklezio de la fine de la 2-a jarcento kaj komenco de la 3-a estis firmigita la principo ke apostatulo, ankaŭ post la devigita penitenco, ne povis reeniri la kristanan komunumon, aŭ reallasita al la Eŭkaristio. Idolatrio estis unu el la tri “mortmeritaj” pekoj kiuj kuntrenis la forigon el la Eklezio. Post la duono de la tri-a jarcento, la problemo pri la “lapsi” reprezentiĝis kaj akriĝis en diskutojn ene de la kristana komunumo kaj favoris pliprofundan disvolviĝon de la penta disciplino. La unua okazo en kiu la problemo “lapsi” emerĝis serioze kaj kondukis al skismo koincidis kun la persekuto de Decio (250-251).

Imperiestra edikto disponis ke ĉiu kristano devintus efektivigi idolecan kultagon. Kiu ajn tion rifuzus estu minacita pri la plej gravaj punoj. La imperiaj funkciuloj estis devigataj serĉi kristanojn, ilin devigi oferi, kaj persekuti la ribelulojn. Por la Eklezio, la sekvoj de tiu edikto estis teruraj. Dum la antaŭa longperioda paco ĝuita de kristanoj, diversaj el ili estis altiritaj de la mondumeca spirito. Diversaj laikoj kaj eĉ iuj membroj de la pastra kategorio, ĉe la promulgo de la edikto tuj amasiĝis ĉe la altarojn de la paganaj idoloj por oferi. Ekzistas detalaj atestaĵoj pri tio kio okazis en Prokonsula Afriko kaj en Romo danke al la korespondado de sankta Cipriano kaj ties traktadoj pri la “lapsi” De catholicae ecclesiae unitate kaj De lapsis (Caecilii Cypriani opera omnia, ed. Hartel I, II, Vieno, 1868-1871).
La lapsi estis klasifikitaj diversmaniere, laŭ la graveco de la idoleca ago je kiu ili sin makulis:

  • Incensintoj, kiuj bruligis incenson antaŭ la idoloj.
  • Oferantoj, kiuj oferi al la idoloj.
  • Libelaj, kiuj sin provizis per falsaj dokumentoj kiuj, kvankam ne efektivigitan, atestu ilian oferon al la dioj.
  • Transdonistoj, termino referencanta al episkopoj kaj pastroj kiuj transdonis la Sanktajn Librojn. [1]

Nune estas konataj kvin tiatipaj “libeloj” (libretoj) (unu konservita en Oksfordo, unu en Berlino, du en Vieno kaj unu en Aleksandrio de Egiptio.

Al iuj kristanoj estis permesite prezenti al la aŭtoritatuloj skribitan deklaron pruvantan ilian oferon al la dioj[2]: kaj pri tiu peto ili ricevis atestaĵon (libellum tradere): tiun atestaĵon oni kunportis al la aŭtoritatuloj kiuj transdonis al la postulantoj atestaĵon (libellum accipere).
La nomoj de la kristanoj kiuj manifestis sian “apostatecon” per unu de la supre diritaj metodoj, estis enskribitaj en oportunaj listoj. Post kiam ilia nomoj estis enskribitaj en tiu registro (kaj pri tio ili certis), ili povis travivi sentime.

La plej granda nombro de “lapsi”, reale nur obeis al edikto de Decio nur pro malforteco ne pro vera apostateco: ili, en sia intimo, deziris resti kristanaj. Forfuĝinte iamaniere el tiu persekuto, ili deziris daŭrigi partopreni en la kristana kulto kaj esti komunece akceptitaj ĉe la eklezia komunumo; tamen tiu deziro estis kontraŭa al la tiama penta disciplino. La “lapsi” de Kartago sukcesis altiri al sia partio iujn kristanojn kiuj jam restis fidelaj dum la persekuto kaj suferis torturon kaj enprizonigon. Tiuj “konfesantoj” sendis rekomendajn leterojn (libella pacis = libretojn de pacigo) al la episkopo por ke renegatoj estu reakceptitaj je la nomo de la martiroj. Ĝenerale la “lapsi” volintus reeniri tuj kaj, vere, iuj el ili tiel estis traktitaj iniciate de regantoj kontraŭaj al la rigida tezo de Cipriano.

La kontrasto transdoniĝis al Romo, kie jam la samo kreiĝis el si mem: ĉe tiun eklezion alvenis peti helpon la kontraŭuloj de la rigido de Cipriano.

Cipriano, kiu restis en konstanta komuniko kun la roma klerularo dum la vaka seĝo (pro la martiriĝo de papo Fabiano), decidis ke nenio estus farenda, rilate la repacigon de “lapsi” dum la persekuto kaj ĝis sia reveno al Kartago ĉar ankaŭ mem persone vizitis Romon. Dume nur la apostatuloj sincere pentintaj kaj posedantaj libellum pacis (skribitan de “konfesanto”) povus ricevi la absolvon kaj, ankaŭ, ricevi eŭkaristion se serioze malsamaj aŭ proksimaj al la morto. En Romo, krome, oni fiksis la principon laŭ kiu la apostatuloj neakceptintaj en la eklezia komunumo devas esti instigitaj travivi pente kaj, kaze de reekzameno ĉe la persekutantaj aŭtoritatuloj, firme konfesi sian kredon kaj akcepti la minacatajn sekvojn. Kaj ĝenerale la Eŭkaristio devas esti koncedita al ĉiu pentinto okaze de tuj proksima morto.

La skismo de Novaciano redakti

En Kartago, la rigora partio kontraŭa al la “cedemo” Cipriano ne akceptis la decidojn de la episkopo kaj provokis skismon. La samo okazis en Romo: post la levigo de Kornelio al la Katedro de Petro, okazis ke pastro Novaciano sin proklamis (251) papo kaj fariĝis la plejenergia subtenanto de la disciplino plej rigora, ĉar li senrezerve rifuzis la reakcepton en la komuneco de la eklezia komunumo de tiuj kiuj estis “lapsi =falinfoj”. Kaj tiel naskiĝis “Novacianismo” kiu daŭris laŭ diversaj dekoj en diversaj regionoj precipe aziaj.

Tuj post la morto de Decio (251), en Romo kaj en afrikaj regionoj kunvokiĝis diversaj ekleziaj lokaj koncilioj, en kiu praktke emerĝis komuna solvo pri la problemo de la “lapsi”: estis adoptita kiel principo ke ilin oni devintus kuraĝigi penti kaj, post adekvata publika penitenco, [3] povintus esti reakceptataj en la komuneco. La episkopoj devis establi la longon de la publika pnitenco laŭ la cirkonstancoj de la apostiĝo: ekzemple, se pentinto oferis tuj aŭ post torturo, se li sin provizis per “libellum”; tiuj kiuj vere oferis (“oferantoj” aŭ “encensantoj”) devintus esti akceptitaj nur apenaŭ antaŭ ilia morto. Nur la “libeluloj” (provizitaj je libreto) povintus esti tuj akceptitaj post adekvata publika penitenco.

Konsiderinte kroman kaj tujan gravan persekuton, en sinsekva koncilio en Kartago, estis decidite ke la “lapsi” kiuj jam faris publikan penitencon, povintus esti allasitaj al la plena komuneco kun la komunumo eklezia. Praktike, ĉiuj episkopoj, Cipriano, Dionizo el Aleksandrio, papo Kornelio... prenis la saman sintenon rilate la problemon de la “lapsi”. Sed en Oriento la pozicioj de Novaciano trovis grundon favoran kaj tie kaj tie formiĝis etaj skismaj komunumoj kiuj neniam akceptis en sia la eklezio la “lapsi”n.

La persekuto de Diokleciano redakti

Epoke de la de Diokleciano (303 - 311), la eventoj sekvis la saman trairon kiun havis epoke de Decio. Dum tiu severa elprovo, nemalmultaj montris cedemon kaj “falis” kaj fariĝis “lapsi”: kiel antaŭe, ili efektivigis paganajn kultagojn, aŭ provis per artifikoj superruzi la persekuton. Iuj, profitante la komplicecon de la publikaj funkciuloj, sendis oferi siajn servistojn kaj sklavulojn; dum aliaj subaĉetis por enirigi siajn nomojn en la listojn de tiuj kiuj efektivigis la ordinitajn ritojn.[4] Dum tiu persekuto enscenejiĝis, aŭ senmezure intensiĝis, nova kategorio de “lapsi”, la “transdonintoj”. Tiuj estis kristanoj, precipe ekleziuloj, kiuj, por obei al la edikto, transdonis la sanktajn librojn al la aŭtoritatoj. Kiel antaŭe, la “lapsi” de Romo, gviditaj de iu Heraclio, perforte provis obteni la reakceptiĝon en la Eklezia komuneco ankaŭ sen la preskribita penitenco, sed papo Marcelo la 1-a antaŭe kaj poste papo Eŭzebio rigide sin tenis ĉe la tradicia pripenta disciplino. La konfuzo kreita de tiuj kontrastoj inter romanaj kristanoj puŝis imperiestron Maksencion forigi el Romo antaŭe papon Marcelon kaj poste ankaŭ papon Eŭzebion kaj Heraklion.[5] En Afriko la skismo donatista naskiĝis ĝuste el tiuj diskutoj rilate la “lapsi”n, precipe rilate la episkopojn “transdonintajn” kiuj laŭ skismuloj devintus esti forigitaj el la Eklezio definitive.

Diversaj koncilioj ellaboris kanonojn pri la traktado de la “lapsi”: Koncilio de Elvira de 306 (kanonoj 1, 14, 44), la Koncilio de Arles de 314 (kanono 13), la Koncilio de Ankira de 314 (Kanonoj 1,3) kaj Unua Koncilio de Niceo (kanono 13). Multaj el tiuj decidoi koncernis la klerulojn diversmaniere apostatintajn dum la lasta persekuto.

Lapsi en la eklezio epoke de kristanismo ŝtata religio redakti

Se antaŭe lapsi pretendis esti reakceptitaj en la Eklezio kaj pro tio agadis ankaŭ perforte, nun, post la edikto de Tesaloniko de 380, kristanismo fariĝis religio de la ŝtato; kaj, plue, per la dekretoj prumulgitaj la 11-an de majo 391 en Konkordia fare de Teodosio la 1-a, la “lapsi” fariĝis afero de la ŝtato: se antaŭe la rezisto venis el la Eklezio nun ĝi venas ankaŭ de la ŝtato kiu iompostiome vidos en la apostatulo malamikon de la ŝtata religio. Ĉi-kaze apostatulo referencas al baptitoj kiuj daŭrigis aŭ reprenis praktiki la paganajn ritojn.

En Esperanto redakti

En Antologio Latina volumo 5 aperis multe da tekstoj ĉi-rilataj, historie, speciale p.17-33 plus en tradukoj el Cipriano kaj Novatiano p. 113-184. Ankaŭ en volumo 4 jam aperis ĉi-konekse interesaj, tradukoj el Tacito, Plinio, pluraj martiraktoj k.s.

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. Termino “tradere” (transdoni) iompostiome akiris la signifon de “tradire" (perfidi) pro memoro de la perfido de Judaso Iskarioto kiu "transdonis" Jesuon al Sinedrio.
  2. Vere tio pruvis nur ilian volon posedi tiun dokumenton ĉar ne estis postulite vere oferi
  3. exomologesis = publika deklaro de sia kulpo.
  4. Petrus Alexandrinus, Liber de poenitentia
  5. Oni vidu skribaĵojn de papo Damaso la 1-a pri la papoj Marcelo kaj Eŭzebio: Damasi epigrammata, Lipsia, 1895, p. 51, n. 48; p. 25, n. 18