Larus
Larus estas granda genro de mevoj kun tutmonda distribuado (pro multo la plej granda specidiverseco estas en la Norda Hemisfero).
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Pacifika mevo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Multaj el ties specioj estas abundaj kaj bone konataj birdoj en siaj teritorioj. Ĝis ĉirkaŭ 2005–2007, plimultaj mevoj estis metitaj en tiun genron, sed tiu aranĝo estas nuntempe konata kiel polifiletika, kio kondukis al la restarigo de la genroj Chroicocephalus, Ichthyaetus, Hydrocoloeus, kaj Leucophaeus por multaj aliaj specioj iam inkluditaj en Larus.
Ili estas ĝenerale mezgrandaj birdoj, tipe palgrizaj ĝis nigraj supre kaj blankaj sube kaj en la kapo, ofte kun nigraj markoj kun blankaj punktoj ("speguloj") ĉe siaj flugilpintoj kaj ĉe kelkaj specioj ankaŭ iom da nigra koloro en la vosto. Ili havas fortikajn, longformajn bekojn kaj retformajn piedojn; vintre, la kapo ofte estas strieca aŭ makulece malhelgriza. La junaj birdoj estas brunaj, kaj bezonas tri ĝis kvin jarojn por atingi plenkreskan plumaron, kun subplenkreskaj plumaroj mezaj inter junuloj kaj plenkreskuloj.[1]
La taksonomio de la specikomplekso de la grandaj mevoj Arĝentmevo kaj Malhela mevo estas komplika, kaj diversaj fakuloj rekonis el du specioj iam, pliiĝante ĝis ok specioj pli ĵuse.
Taksonomio
redaktiLa genron Larus enkondukis en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la deka eldono de sia verko Systema Naturae.[2] La genronomo estas el vorto de Antikva greka laros (λάῥος) aŭ Latino larus, kiu ŝajne referencis ĉu al laroj ĉu al alia granda marbirdo.[3]
La tipa specio estas la Nigramantela mevo (Larus marinus).[4][5] La latinlingva scienca nomo Larus marinus tradukeblas kiel "marmevo", kaj la mevoj de tiu genro ĝenerale estas la specioj plej ofte konataj kolokve kiel "marmevoj".
Specioj
redaktiLa genro enhavas 25 nuntempajn speciojn.[6]
- Genro Larus
- Pacifika mevo, Larus pacificus, Latham, 1801, Aŭstralio, LC
- L. p. pacificus, Latham, 1801
- L. p. georgis, King, 1826
- Perua mevo, Larus belcheri, Vigors, 1829, Pacifika marbordo de Sudameriko, LC
- Katmevo, Nigravosta mevo aŭ Nigrapinta mevo, Larus crassirostris, Vieillot, 1818, marbordoj de Orientĉina maro, Japanio, Manĉurio kaj Kuriloj, ĝis okcidenta Alasko en Nordameriko, LC
- Olroga mevo, Larus atlanticus, Olrog, 1958, Atlantika marbordo de suda Brazilo, Urugvajo, kaj norda Argentino, NT
- Heermana mevo, Larus heermanni, Cassin, 1852, Pacifika marbordo de Usono, Meksiko kaj plej sudokcidenta Brita Kolumbio, NT
- Griza mevo, Larus canus, Linnaeus, 1758, norda Palearkto (norda Eŭropo, norda Azio), vintrante suden en Mediteraneo kaj Ĉinio, LC
- L. c. canus, Linnaeus, 1758
- L. c. heinei, Homeyer, 1853
- L. c. kamtschatschensis, Bonaparte, 1857
- Mallongbeka mevo, Larus brachyrhynchus, Richardson, 1831, nordokcidenta Nordameriko, LC
- Pacifika mevo, Larus pacificus, Latham, 1801, Aŭstralio, LC
- Ringobeka mevo aŭ Delavara mevo, Larus delawarensis, Ord, 1815, Kanado kaj norda Usono, vintre suden al Karibio, LC
- Flavpieda mevo, Larus livens, Dwight, 1919, Golfo de Kalifornio en Pacifika Meksiko, LC
- Okcidenta mevo, Larus occidentalis, Audubon, 1839, el Brita Kolumbio, Kanado ĝis Baja California, Meksiko, LC
- Kaspia mevo, Larus cachinnans, Pallas, 1811, Nigra kaj Kaspia maroj kaj apudaj riverbasenoj, etende oriente ĝis Centra Azio; vintre okcidenten al Eŭropo kaj suden ĝis la marbordoj de Arabio, LC
- Dominika mevo, Larus dominicanus, Lichtenstein, MHC, 1823, Antarkta Duoninsulo, suda Sudameriko, suda Afriko, Sudoceanaj insuloj, sudorienta Aŭstralio, kaj Nov-Zelando, LC
- L. d. dominicanus, Lichtenstein, 1823,
- L. d. vetula, Bruch, 1853,
- L. d. judithae, Jiguet, 2002,
- L. d. melisandae, Jiguet, 2002,
- L. d. austrinus, Fleming, 1924,
- Arĝentmevo, Larus argentatus, Pontoppidan, 1763, norda kaj nordokcidenta Eŭropo, LC
- L. a. argentatus, Pontoppidan, 1763
- L. a. argenteus, Brehm & Schilling, 1822
- Siberia arĝentmevo, Larus vegae, Palmén, 1887, nordorienta Siberio, vintre en Japanio, Koreio, suda kaj orienta Ĉinio, kaj Tajvano, LC
- Mongola mevo, Larus mongolicus, Sushkin, 1925, Mongolio kaj sudorienta Rusio, vintre en Japanio, Koreio, suda kaj orienta Ĉinio kaj Tajvano, LC
- Flavkrura mevo, Larus michahellis, Naumann, 1840, Mediteraneo kaj Makaronezio, dise norde tiom for ĝis la Brita Insularo post reproduktado, LC
- L. m. michahellis, Naumann, 1840
- L. m. atlantis, Dwight, 1922
- Armenia mevo, Larus armenicus, Buturlin, 1934, interna Turkio, Kaŭkazo kaj Mezoriento, vintre en orienta Mediteraneo kaj Persa Golfo, LC
- Nigradorsa mevo, Larus marinus, Linnaeus, 1758, nordokcidentaj marbordoj de Eŭropo, nordorientaj marbordoj de Nordameriko kaj insuloj de Norda Atlantiko, LC
- Glacimevo, Larus hyperboreus, Gunnerus, 1767, marbordoj de Arkta Oceano, vintre en Norda Atlantiko kaj Norda Pacifiko tiom suden ĝis Brita Insularo kaj plej norda Usono, ankaŭ en Grandaj Lagoj, LC
- L. h. hyperboreus, Gunnerus, 1767
- L. h. pallidissimus, Portenko, 1939
- L. h. barrovianus, Ridgway, 1886
- L. h. leuceretes, Schleep, 1819
- Arĝentmevo, Larus argentatus, Pontoppidan, 1763, norda kaj nordokcidenta Eŭropo, LC
- Malhela mevo, Larus fuscus, Linnaeus, 1758, Atlantikaj marbordoj de Eŭropo kaj nordokcidenta Azio, vintre suden ĝis centra Afriko kaj Barato, LC
- L. f. graellsii, Brehm, 1857
- L. f. intermedius, Schiøler, 1922
- L. f. fuscus, Linnaeus, 1758
- L. f. heuglini, Bree, 1876
- L. f. barabensis, Johansen, 1960
- Kalifornia mevo, Larus californicus, Lawrence, 1854, okcidenta interno de Nordameriko el Nordokcidentaj Teritorioj, Kanado suden ĝis orienta Kalifornio kaj Koloradio, vintre suden ĝis okcidenta Meksiko, LC
- L. c. californicus, Lawrence, 1854
- L. c. albertaensis, Jehl, 1987
- Amerika arĝentmevo, Larus smithsonianus, Coues, 1862, Nordameriko el centra kaj suda Alasko ĝis Grandaj Lagoj kaj nordorientaj marbordoj de Usono el Maine suden ĝis Norda Karolino, vintre suden ĝis Karibio, LC
- Blugriza mevo, Larus glaucescens, Naumann, 1840, marbordo de Pacifiko de Rusio kaj Alasko ĝis la marbordoj de Vaŝingtono, vintre suden ĝis Japanio kaj nordokcidenta Meksiko, LC
- Ardezdorsa mevo, Larus schistisagus, Stejneger, 1884, nordorientaj marbordoj de Azio, vintre suden ĝis orienta Ĉinio, LC
- Blankflugila mevo, Larus glaucoides, Meyer, B, 1822, marbordoj de Arkta Oceano de Kanado kaj Gronlando, vintre el Islando suden ĝis Brita Insularo kaj plej nordorienta Usono, kun subspecio thayeri vintre en Pacifika marbordo de Nordameriko, LC
- L. g. glaucoides, Meyer, 1822
- L. g. kumlieni, Brewster, 1883
- L. g. thayeri, Brooks, WS, 1915
- Malhela mevo, Larus fuscus, Linnaeus, 1758, Atlantikaj marbordoj de Eŭropo kaj nordokcidenta Azio, vintre suden ĝis centra Afriko kaj Barato, LC
Referencoj
redakti- ↑ Olsen, Klaus Malling. (2003) Gulls of Europe, Asia and North America. London: Helm. ISBN 978-0-7136-7087-5.
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Selby, Prideaux John. (1840) A Catalogue of the Generic and Sub-Generic Types of the Class Aves, Birds, Arranged According to the Natural System. Newcastle: T. and J. Hodgson, p. 48–49.
- ↑ (1934) Check-List of Birds of the World 2. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
- ↑ Noddies, gulls, terns, skimmers, skuas, auks. IOC World Bird List Version 14.2. International Ornithologists' Union (August 2024). Alirita 3a de Septembro 2024 .