Valderrueda (León)

(Alidirektita el Las Muñecas)

Valderrueda [baldeRŬEda] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. Acebedo estas komprenebla kiel Valo de la rado, kaj tial aperas flava rado en la blazono sur verda fono. La municipaj oficejoj kaj la ĉefaj servoj estas en Puente Almuhey.

Valderrueda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24882
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 831  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 49′ N, 4° 56′ U (mapo)42.815277777778-4.9344444444444Koordinatoj: 42° 49′ N, 4° 56′ U (mapo) [+]
Alto 1 033 m [+]
Areo 160,78 km² (16 078 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valderrueda (Provinco Leono)
Valderrueda (Provinco Leono)
DEC
Valderrueda
Valderrueda
Situo de Valderrueda
Valderrueda (Hispanio)
Valderrueda (Hispanio)
DEC
Valderrueda
Valderrueda
Situo de Valderrueda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valderrueda, León [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Caminayo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Caminayo, Carrizal, Cegoñal, La Espina, Ferreras del Puerto, La Mata de Monteagudo, Morgovejo, Las Muñecas, El Otero de Valdetuéjar, Puente Almuhey, La Red de Valdetuéjar, Renedo de Valdetuéjar, San Martín de Valdetuéjar, La Sota de Valderrueda, Soto de Valderrueda, Taranilla, Valcuende, Valderrueda, Villacorta, Villalmonte kaj Villamorisca kaj okupas totalan areon de 160,78 km².

Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 836 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 78 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas norde kun Prioro, Boca de Huérgano kaj Crémenes, okcidente kun Cistierna kaj Prado de la Guzpeña, oriente kun la provinco Palencio kaj ene de tiu kun la municipoj Guardo kaj Velilla del Río Carrión, kaj sude kun Almanza kaj Cebanico.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildoj redakti

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti