Latakio
Latakio (Lattakia, Ladiqiya, en la latina Laodicea ad Mare aŭ Laodikeia (greke: Λαοδίκεια, france: Lattaquié turke: Lazkiye, arabe: اللاذقية, DMG al-Lāḏiqiyya), estas la sola granda siria havenurbo (arabe: ميناء اللاذقية) je la mediteraneo.
Latakio | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 700 000 (2009) [+] | ||
Loĝdenso | 12 069 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 31′ N, 35° 48′ O (mapo)35.52361111111135.791666666667Koordinatoj: 35° 31′ N, 35° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 0 m [+] | ||
Areo | 58 km² (5 800 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Seleŭko la 1-a fondis Latakian (greke Λαοδίκεια Laodikea) antaŭ du jarcentoj antaŭ K.E. Malmulto da antikvaj konstruaĵoj travivis, sed hodiaŭ oni povas trovi konstruaĵon nomitan Khan Al-Dukhan, kia funkcias kiel muzeo.
Oni diras, ke Latakia estas pordego al Sirio. En Latakia situas du grekaj ortodoksaj preĝejoj: eklezio de Virgo kaj eklezio de Sankta Nikolao. En Latakia estas ankaŭ kelkaj moskeoj: Masĝid Al-Kabir, Masĝid Al-Ĝadid, kiuj estas konstruitaj je la 16-a jarcento.
La urbo estas la administra centro de samnoma siria gubernio. Universitato Tishreen (arabe: جامعة تشرين, lit. 'Oktobro- Universitato') estas la tria plej granda de Sirio.
- Koordinatoj: 35° 31′ N 35° 47′ O / 35.517 °N, 35.783 °O (mapo)Koordinatoj: 35° 31′ N 35° 47′ O / 35.517 °N, 35.783 °O (mapo)
- Loĝantaro: 431 606 (2005)
La 17-an de aŭgusto 2011, centoj da loĝantoj de la urbo estis arestitaj de siriaj soldatoj kaj enfermitaj en stadiono[1].
Ene de la urbaj limoj estas "neoficiala" rifuĝinata tendaro, establita en 1956, kie vivas ĉ. 6 354 palestinaj rifuĝintoj, plejparte de Jafo kaj Galileo[2].
VidindaĵojRedakti
La ĉefa vidindaĵo situas 16km norde de Latakio, la iama reĝlando Ugurito. Alia vidindaĵo en la regiono estas Ras Ibn Hani, elfosoj de iama fortikaĵa urbo.
Konataj civitanojRedakti
Bashar Al-Asad, nuna prezidento de Sirio
Adonis (verkisto), naskiĝis en Qassabin apud Latakio
Maram al-Masri, poetino vivanta en Parizo
Hanna Mina (1924–2018), verkistino
Michel Kilo, verkisto kaj homrajta aktivisto
Vidu ankaŭRedakti
Ekstera ligiloRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ (nl) Syrië houdt inwoners Latakia vast in stadion, NU.nl, la 18-an de aŭgusto 2011 (ANP)
- ↑ (en) Latakia:Unofficial Refugee Camp, UNRWA, la 30-an de junio 2002,