Latinesko (Latinesco, ne konfuzigu al Latinesce) estas internacia planlingvo proponita de brito H. J. MacMillan el Liverpool en (aŭ antaŭ) 1930, bazita sur latinidaj lingvoj ĉefe itala lingvo. La projekto do klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Ekzempleto: "Ameliora lu mundo, comincia per te stesso!" (Plibonigu la mondon, komencu de vi mem!).

Ĝi ricevis bibliotekan kondon 417.7 "1930” de Biblioteko Butler.