Latinlingva literaturo

LatinlingvaLatina literaturo estas literaturo, kiu havas tre specifan malvolviĝon kaj historion: ĝi komenciĝis en la 3a jc a.Kr. kiel nacia literaturo, grandparte nur imitante la Grekan. Sed jam depost la 2a aŭ 3a jc p.Kr. la klasika Latina ne plu estas gepatra lingvo, sed tamen daŭre restis uzata. Iom post iom la Latina literaturo fariĝis fenomeno tipe internacia: ĝiaj verkistoj estis devenaj el plej diversaj lingvejoj kaj popoloj, eĉ el Nord-Amerikaj Indiano-triboj.

Marko Tulio Cicerono denuncas Katilinon

Ne malprave, la Latina ekhavis la kromnomon "Patra lingvo de Eŭropo" - ĉar ĝi dumlonge estadis nenies "Patrina lingvo".

Antologio Latina redakti

Jen projekto multjara de Gerrit Berveling por iom diskonigi ĉi tiun literaturon. Antaŭgustumi vin lasas jam El tiom da jarcentoj, kvankam nur poezie. Vidu ĉe Antologio Latina.

La komenciĝo redakti

La verkado en la Latina lingvo komenciĝis en Romo en la tria jc a.Kr.

  • El la plej frua periodo datiĝas la kanto de la Fratoj Arvalaj.
  • Komenciĝas la Latina literaturo per la Greko Livio Androniko, kiu faris tradukon de la Odiseado en saturnaj versoj.
  • Tuj poste sekvis la unua latinlingva epopeo: La Punika Milito de Nevio.
  • Pli moderna, en la senco ke li vidis kaj sekvis la signojn de la tempo: li adaptis por sia verkado la heksametrojn el la Greka poezio de Homero kaj poste: Kvinto Enio. Li verkis epopeon, la Analoj. Mem Enio estis trilingva: krom la Latina kaj la Greka ankaŭ en la Oska lingvo li povis verki. La Analoj nur cedis poste por la Eneado de Vergilio.
  • La plej unuaj gravaj aŭtoroj, kies verkoj postrestas preskaŭ komplete, estas Plaŭto kaj Terencio, du teatro-verkistoj, komediistoj, kies influo restis giganta tra la epokoj. Terencio ekzemple en Mezepoko estis instigo por Hrosvita de Gandersheim. Plaŭto specife en la Renesanco inspiris multlingvajn aŭtorojn.
  • El ege frua periodo restas al ni fragmentoj de la Dekdu-tabula leĝo, kiuj iasence fariĝis bazo por la posta Romia Juro.
  • Tiugeneracie, Gajo Lukilio montras alian ĝenron: la satiro, t.e. miksaĵo de prozo kaj poezio. Ankaŭ de liaj verkoj restas nur fragmentoj, kvankam jam ampleksaj.
  • La unua Latina aŭtoro, kiu verkis proze kaj de kiu verkojn ni posedas, estas Marko Porcio Katono: Pri Agrikulturo. Ankaŭ versoj: multaj distiĥoj proverbeskaj.

Kio sekvis estis la

Klasika Periodo redakti

  • Marko Tulio Cicerono (106-43) estas kvazaŭ la patro de la Latina literaturo: li komencis kiel oratoro, faris brilajn paroladojn, eldonis verkojn pri tiu arto de la vorto; poste kiel politikisto li fariĝis eĉ konsulo, sed inter Pompejo kaj Cezaro li ne povis teni sin. Li retiriĝis portempe, ekverkis ĉefe filozofion: tiel li konigis al Romon preskaŭ ĉiun skolon de la Greka filozofio. Postrestas de li ankaŭ amaso da tute intime personaj leteroj, kiuj neniam estis intencitaj por eldono.
  • Kajo Julio Cezaro - granda generalo, brila oratoro; aŭtoro de milit-kampanjaj raportaĵoj.
  • Marko Terencio Varono - la plej granda sciulo de sia generacio.
  • Kajo Salustio Krispo estis la unua serioza historiisto en la Latina.
  • Kornelio Neposo sekvis - poste tre populara ĉe instruistoj, ne tiom ĉe lernantoj.
  • Tito Lukrecio Karo verkis la unuan didaktikan epopeon: La Naturo, brila poezio pri .. atomoj.
  • Kajo Valerio Katulo en la 60aj jaroj de la lasta jc a.Kr. estis unu el la literaturaj novigantoj.

La generacio de imperiestro Aŭgusto redakti

  • Publio Vergilio Marono estas vera kulmina aŭtoro. Belega poezio, granda propagandisto de la kulturpolitiko de Aŭgusto.
  • Kajo Kornelio Gallo - la unua ekzemplo el bedaŭrinde longa listo de aŭtoroj, kiuj ial ne plaĉis al regantoj, kaj kies verkaro pro tio ĉu tute ĉu parte malaperis.
  • Kvinto Horacio Flako - la unua verkanto de mildaj satiroj en pli kutima senco. Brila imitanto de Greka kulturo, kiu eluzis ĉiujn rimedojn de la Grekaj metrikoj.
  • Seksto Propercio - la unua aŭtoro konata pro siaj elegioj en la Latina.
  • Albio Tibulo, same verkisto de elegioj, la unua aŭtoro iom grava en la Latina, kies verkaro komplete estas tradukita en Esperanton.
  • Sulpicia, la unua ina aŭtoro.
  • Publio Ovidio Nazo - tiel populara, dumvive, postmorte, mezepoke, renesancepoke, moderntempe - eble la plej fama elinter ĉiuj... Brile multflanka poeto.
  • Tito Livio, kiu verkis historion pri Romo ekde ĝia origino ĝis lia propra epoko. Niajn bildojn pri tiu historio ni grandparte ŝuldas nur al li.

La postklasika periodo redakti

Nord-Afrika periodo redakti

Transiro redakti

Post kiam la klasika Latina ne plu estis gepatra lingvo, tamen daŭre oni plu verkis en la Latina lingvo, komence ĉar la Latina estis la sola lingvo, kiun en okcidenta Eŭropo oni sciis skribi, poste ĉar per tio oni povis atingi sufiĉe vastan publikon, kutime bone edukitan.

Tuj post la ĥaosiga Popolmigrado kaj la disfalo de la Romia Imperio, ie tie tamen estis homoj, kiuj verkis atentinde.

Karolida Renesanco redakti

Ĉirkaŭ Karolo la Granda okazis vere serioza kultura reviviĝo, kiun oni nomas la Karolida Renesanco, la unua periodo de Mezepoko kiam la kultura nivelo de okcidenta Eŭropo senteble leviĝis.

Kultura elano de la 12a jc redakti

Renesanco redakti

La literatura nivelo denove altiĝis, dum la vaste konata "vera" Renesanco - kaj ĉiam denove daŭre plu verkis aŭtoroj kaj aŭtorinoj en la Latina.

Baroka novlatinismo redakti

Dum baroko en la nov-latina lingvo oni verkis plej gravajn imitaĵojn de la antikva literaturo.

Moderna tempo redakti

Ankaŭ post tio, kvankam la literatura uzado de naciaj lingvoj grave kreskis, la Latina plu restis uzata, eĉ ĝis en la nuno.

Latinlingvaj aŭtoroj (klasikaj) redakti

Akio - Androniko - Apulejo - Bibakulo - Cezaro - Cicerono - Cino - Enio - Flako - Gallo - Horacio - Juvenalo - Kalvo - Katono - Katulo - Korvino - Laberio - Levio - Ligdamo - Livio - Lukano - Lukilio - Lukrecio - Matio - Neposo - Nevio - Nukulo - Oktavio/Oktaviano - Ovidio - Pakuvio - Plaŭto - Propercio - Publio Siro - Salustio - Seneko - Sulpicia - Tacito - Terencio - Tibulo - Ticido - Varono - Vergilio

Vidu ankaŭ redakti