Latinvlo

planlingvo

Latinvlo [latinulo] estas internacia planlingvo proponita de usonano Paul O. Bartlett en la fino de 20-a jarcento, ĝia nomo signifas latinido. Tiu lingvo estas evoluigita formo de Magistri. Paul Bartlett (Paŭlo BARTLETT) skribis kaj skribas en publikaj novaĵgrupoj, ke kvankam oni povas vere apliki Latinvlo-n kiel helplingvon, li ĝin kreis kiel amuzaĵon. Malgraŭ tio, la lingvo funkcias.

Gramatiko redakti

Alfabeto kaj prononco redakti

Alfabeto: a, b, c, d, e, f, g, h, i, l, m, n, o, p, q, r, s, t, v, x, kaj z. J, k, u, w kaj y oni povas uzi en "fremdaj" vortoj.

Malsimile al Esperanto: c = /k/; x = /ks/; i havas du sonojn, /i/ post konsonanto kaj /j/ antaŭ vokaloj; v havas du sonojn, /u/ post konsonanto kaj /ŭ/ antaŭ vokalo. La grupon qv oni pronuncu /kŭ/.

La forta silabo estas normale la antaŭlasta, sed oni povas pronunci laŭvole.

Morfologio redakti

Ne estas artikoloj en latinvlo.

Substantivoj finas per -a (inaj), -o (viraj kaj neŭtraj), -e (komunaj, t.e., ĉu vira ĉu ina): homo, homa, home (viro, virino, homo). La pluralon de substantivo oni faras per -s: homos (viroj), homas (virinoj). La substantivo havas du kazojn, la nominativon kaj la genitivon. La genitivo oni faras per -i post la marko de ĝenro aŭ pluralo: homoi (de la viro), homosi (de la viroj), homai (de la virino), homesi (de la homoj).


Adjektivoj finas per -i en normalo, -vs en komparativo kaj -or en superlativo (grandi = granda, grandior = pli granda, grandivs = la plej granda). Adjektivoj ne varias.


Derivitaj adverboj finas per -v en normalo, -vor en komparativo kaj -vis en superlativo (amatv = ame, amatvor = pli ame, amvor = tre ami).


Pronomoj: Me (mi, min); Nos (ni, nin); Tv (ci, cin, singulara vi, vin); Vos (plurala vi, vin), Is (li), Ises (vira ili), Ea (ŝi), Eas (ina ili), Ile (ri, rin), Iles (ria ili), Id (ĝi), Ids (neŭtra ili). La akuzativo de Is, Ises, Ea, Eas estas neregula: lo (lin), los (vira ilin), la (ŝin), las (ina ilin), tiuj akuzativoj estas uzataj nur por malambiguo.

Por formi posedajn pronomoj oni aldonas -i al personaj pronomoj: mei= mia, tvi = via, ktp. Por formi resendan pronomon oni metu -se: mese= mi mem, tvse = vi mem, ktp. Por formi "komponan" poseda pronomo oni metu -sei: mesei = mia propra; tvsei = via propra, ktp.

Relativaj pronomoj: Qvi, kiu, kiun. Qviqvis, kiu ajn. Qve, kio. Qveqvis, kio ajn. Qvis, kia. Qvisqvis, kia ajn. Vt kiel.


La prezenta indikativo, infinitivo kaj imperativo de verboj finas per -a; la estinta indikativo kaj la estinta participo finas per -e. La verboj es (esti), hab (havi), deb (devi) kaj vel (sen traduko kiel verbo, oni povas traduki kiel -os) estas neregulaj.

La perfekto estas farita per vortetoj haba, hab, habe kaj la estinta formo de verbo: Haba amate (estas amita).



La nombra sistemo estas tre simila al Esperanta:

Nombroj (1-10): Vno, dv, tre, qvat, qvin, sex, sep, oc, nem, dek. Decvn = 11, dekdv = 12, ktp. Dvdec = 20, Dvdec-vn = 21, ktp. Tredec = 30, qvatdec = 40, qvindec = 50, ktp. Cent = 100, mil = 1000. Por formi la ordnumeroj oni metu la -i: dvi (dua), trei (tria) ktp. Por formi oblaj numeroj oni metu -pli: dvpli (duoblo), trepli (trioblo) ktp. Por formi onaj nombroj oni uzu la vorton parto: dv parto (duono).


Prefiksoj (la komparoj al esperantaj prefiksoj estas kvazaŭaj):

dis- = mal- (organizata = organiza; malorganizata = malorganizata)
in- = ne- (amate = amata; inamate = neamata);
mal- = ne- (contenti = feliĉa; malcontenti = nefeliĉa);

Sufiksoj (la komparo al esperantaj sufiksoj estas kvazaŭa):

-i(e)to: -eco (malo = malbona; malieto = malboneco);
-io: -aĵo (lingvo = lingvo; lingvio = lingvaĵo);
-r-: -ist- (tipografaro = tipografisto);
-ic- : -ik-, -scienco (fizico = fiziko);
-ism- : -ism- (panteismo = panteismo);
-ag- : -aparato (telegrafago = telegrafaparato);
-vl- : -it-, -id (globvlo = globeto; homvlo = infano);
-il- : raco, -um- (homilo = homa raco; tavro = virbovo, tavrilo = bovo);
-pli : -obl- (dvpli= duoblo);

Pasiva voĉo de verbo amata (ami):

Esa amate, esti amata.
Me es amate, mi estas amata.
Me ese amate, mi estis amata.
Me vel esa amate, mi estos amata.
Me hab ese amate, mi estas amita.
Me habe ese amate, mi estis amita.
Me vel haba amate, mi estas amota.
Me vel haba ese amate, mi estos amita.
Me qvia esa amate, mi estos amata.
Me qvie esa amate, mi estus amota.
Me qvia haba ese amate, mi estus amata.
Me qvie haba ese amate, mi estus amita.
Esa amate, esti amata.

Sintakso redakti

La baza jesa frazo havas la sama strukturo de angla lingvo. Nea frazo havas la vorto no antaŭ la verbo: "Me no vel ira" (mi ne iros). Demanda frazo havas la sama strukturo de jesa frazo, kiel en latinidaj lingvoj.

Ekzempletoj redakti

Ile opa jvdicata pro ilese (Oni estas juĝota de si mem). Homvle deb amata ilei parente (Infanoj devas ami siajn gepatrojn). Mei amicos amata me et me amata iles (Miaj amikoj amas min kaj mi amas ili).

Eksteraj ligiloj redakti