Latria

latina vorto de la terminologio de katolikismo pri adorado de dio

En la terminologio de katolika teologio, la latina vorto latria (antikva greka: λατρεία, latréia nome kulto) estas la kulta adorado adresita nur al Dio. Tial ĝi reprezentas la kulton plej altan kaj estas rezervata nur al la tri Personoj de la Sankta Triunuo kaj, konsiderante ke laŭ la katolika teologio per la Transsubstancigo la pano kaj la vino konsekritaj en la Eŭkaristio fariĝas vere korpo kaj sango de Jesuo Kristo, ankaŭ al tiu sakramento estas donita kulto de adorado.

Adorado de la nomo de Jesuo, pentraĵo de Juan de Ruela (1604).
"Eŭkaristia adorado" kiu en katolikismo estas kulto de latria.

Malsama estas la malpli altranga kulto kiu estas rezervita al la anĝeloj, sanktuloj kaj al la sanktaj bildoj - latine nomata "dulia", la honorado de sanktuloj, anĝeloj kaj ikonoj. La sanktuloj povas esti admirataj, laŭdataj, imitataj kaj preĝpetataj nur pro tio ke ili estis kaj estas servistoj de Dio.

La orientaj katolikaj eklezioj kaj la ortodoksaj sintenas kaj konduktas sammaniere, ankaŭ se ili uzas malsaman lingvaĵon. Ekzemple ili nomas Dia liturgio la adoran kulton al la Eŭkaristio.

En la Katolika Eklezio oni parolas ankaŭ latine pri “hyperdulia”, nome pri kulto aparte atribuata al la Maria, la patrino de Jesuo; tamen en ĝi nenio similas al la latria kulto.

La esperantlingvaj kristanaj himnaroj Adoru Kantante kaj ADORU - Ekumena Diserva Libro referencas al tiu kompreno de adorado.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti