La Latva legio (latve: Latviešu leģions) estis trupunuo de la Waffen-SS, kiu ĉefe konsistis el latvoj. La latva legio formiĝis la 13-an de novembro 1943, kiam la latva progermana registaro organizis rekrutadon por la germana armeo. La latva legio estis dividita en du divizioj: la 15-a divizio kaj la 19-a divizio. La 19-a restis aktiva en Kuronio ĝis majo 1945, kaj viciĝis inter la lastaj soldatoj de la Nazia Germanio, kiuj kapitulacis fine de la Dua Mondmilito. Legianojn oni akuzas je militaj krimoj, faritaj en Sovetunio kaj Pollando: masakroj de civiluloj kaj mortigado de militkaptitoj, kion neas latvaj historiistoj.

Latva legio
emblemo
militista unuo • Freiwilligen Legion
Komenco januaro 1943 vd
Fino majo 1945 vd
Lando(j) Nazia Germanio vd
vdr

Vidu ankaŭ redakti