Latvalingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la latva lingvo

La latvalingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la latva lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Vikipēdija latviešu valodā. La projekto fondiĝis en junio 2003. La 19-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 126 818 artikolojn.

Latvalingva Vikipedio
Retadreso lv.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo latva
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 19-a de aprilo 2024
Artikolnombro 126 818
Profundeco 73
Paĝoj 513 064
Redaktoj 4 036 416
Uzantoj 122 171
Aktivaj uzantoj 303
Administrantoj 14
Dosieroj 26 620
vdr
afiŝo en la centro de Rigo alvokanta pri "Vikimaratono" por atingi la majloŝtonon de 100 000 artikoloj

Laŭ la stato de oktobro 2021, la Latvalingva Vikipedio estas la 68-a plej granda Vikipedio laŭ mezuro de la nombro de artikoloj kaj la dua plej granda Vikipedio en balta lingvo, post la litova kaj antaŭ la ĵemajtia dialekto (Žemaitėška Vikipedėjė). Ekde februaro 2021, ĝi estis la plej vizitata lingvoversio de Vikipedio en Latvio. Ĝi rangis antaŭ la rusa kaj la angla Vikipedioj.

Tamen la vikipedia branĉo de la tria ŝtata lingvo de Baltio, la estona, lingvoscience ne kalkulata kiel balta, sed kiel finn-ugra, laŭ tiu momento daŭre havas duoblan kvanton da artikoloj, do sume inter la Baltaj Ŝtatoj la latvalingva branĉo estas ankoraŭ malpli disvolviĝinta ol la litova kaj estona, kies lingvanoj kompare al la suma nombro aparte forte eldone engaĝitas en "sia" projekto, probable simile al la lingvanoj de la kimra, eŭska aŭ de Esperanto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti