Lauenburg (Elbo)

urbo en Germanio
(Alidirektita el Lauenburg)

Lauenburg (Elbo) estas eta urbo ĉe la rivero Elbo en sudorienta Ŝlesvigo-Holstinio, sude de Lubeko. Ĝi donis sian nomon al historia mezepoka duklando kaj al la nuna distrikto Duklando Lauenburg, al kiu la urbo apartenas, kvankam la administra centro de la distrikto situas en la najbara urbo Ratzeburg. Fine de decembro 2022 la urbo havis 11855 loĝantojn.

Lauenburg
Blazono
Lauenburg (Elbo) (Germanio)
Lauenburg (Elbo) (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Duklando Lauenburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 04153
Poŝtkodo 25866
Aŭtomobila kodo RZ
Oficiala Municipokodo 01053083
Politiko
Komunumestro Andreas Thiede
Adreso de la administrejo Amtsplatz 6
21481 Lauenburg/Elbe
Demografio
Loĝantaro 11855 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 23′ N, 10° 34′ O (mapo)53.37583333333310.558888888889Koordinatoj: 53° 23′ N, 10° 34′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 49 m
Areo 9,54 km²
Oficiala retejo https://www.lauenburg.de/
vdr

Apud Lauenburg troviĝas strata kaj fervoja ponto trans la Elbo.

La urbo estis fondita en la jaro 1182 fare de Bernardo de Askanio, la antaŭulo de la dukoj de Lauenburg. Lauenburg estis duklando ĝis 1689. La areo de la mezepoka feŭdo estis proksimume identa al la hodiaŭa distrikto. En la Mezepoko Lauenburg estis komercejo sur la Malnova Salstrato kiu transpasis la Elbon ĉi tie. Hodiaŭ ĝi estas la suda finpunkto de la Elbo-Lubeko-kanalo.

Internacia kunlaboro redakti

Partneraj urboj

Ido kaj Esperanto redakti

En 1931 tie okazis la Ido-konferenco.

Eksteraj ligiloj redakti