Laura Bassi (Bolonjo 1711 - Bolonjo 1778) estis filozofo, profesoro kaj itala sciencisto. Ŝi estis la dua premiita virino de Italio post la venecia Elena Lucrezia Cornaro, la unua kiu entreprenis akademian sciencan karieron kaj la unua en la tuta mondo kiu ricevis universitatan katedron.

Laura Bassi
Persona informo
Laura Maria Caterina Bassi
Naskiĝo 29-an de oktobro 1711 (1711-10-29)
en Bolonjo,  Papa Ŝtato
Morto 20-an de februaro 1778 (1778-02-20) (66-jaraĝa)
en Bolonjo,  Papa Ŝtato
Tombo Corpus Domini, Bologna vd
Lingvoj latinaitala vd
Loĝloko Bolonjo vd
Ŝtataneco Papa Ŝtato vd
Alma mater Universitato de Bolonjo vd
Memorigilo Laura Bassi
Profesio
Alia nomo Laurinda Olimpiache vd
Okupo fizikisto • universitata instruisto • matematikisto • anatomo • professor of philosophy • filozofobiologo vd
Laborkampo fizikobiologioanatomio vd
Aktiva en Bolonjo vd
Verkado
Verkoj Pri aera kunpremiĝo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Laura estis mir-infano, ricevis instruadon pri matematiko, filozofio, anatomio, natura historio kaj lingvoj de Gaetano Tacconi, Profesoro de Medicino en la Bolonja Universitato. Bassi disvolvigis sian intereson por la scienco kaj estis instigata de sia familio kaj amikoj, inter ili la Kardinalo Prospero Lambertini (estonta papo Benedikto la 14-a), por serĉi akademian postenon.[1]

Ŝi diplomiĝis en 1732, akiris postenon kiel profesoro de filozofio en la universitato kaj iĝis ano de la Bolonja Akademio de Sciencoj. En 1738 ŝia geedziĝo kun la kuracisto kaj fizikisto Giuseppe Veratti, kun kiu ŝi havis dek du idojn, kiu faciligis ŝian profesian karieron. Kiel virino, ŝi stumblis pro multnombraj malfacilaĵoj. Ekzemple, ŝi povis celebri publikajn prelegojn nur kun la konsento de la Senato. En 1749, por mildigi ĉi malfacilaĵojn, ŝi inaŭguris privatan laboratorion kiu famiĝis en tuta Eŭropo kaj gastigis renomajn sciencistojn kaj junulojn kiuj iĝus poste famaj. Nur en 1776 la Senato de Bolonjo koncedis al ŝi la katedron pri eksperimenta fiziko en la Instituto de Sciencoj.

Honoroj redakti

Kratero de la planedo Venuso estis baptita Bassi honore al ŝi.

Referencoj redakti

  1. Patricia Rodríguez. Laura María Caterina Bassi. Marcando el camino de las mujeres en ciencia Journal of Feelsynapsis (JoF). ISSN 2254-3651. 2012.(6): 40-47

Eksteraj ligiloj redakti