Laura Fermi

(Alidirektita el Laura Capon)

Laura Capon Fermi (Romo, 16a de junio 1907 – Ĉikago, 26 December 1977) estis itala kaj poste usona verkisto kaj politika aktivulo kaj edzino de la Nobel-premiito pri fiziko Enrico Fermi.

Laura Fermi
Laura kaj Enrico Fermi en la Instituto por Nukleaj Studoj, Los Alamos, 1954.
Laura kaj Enrico Fermi en la Instituto por Nukleaj Studoj, Los Alamos, 1954.
Persona informo
Naskonomo Laura Capon
Naskiĝo 1-an de januaro 1907 (1907-01-01)
en Romo
Morto 26-an de decembro 1977 (1977-12-26) (70-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortokialo stomaka kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Augusto Capon
Edz(in)o Enrico Fermi
Okupo
Okupo verkisto • politika aktivisto • pacaktivisto
vdr

Biografio redakti

Capon renkontiĝis kun Enrico Fermi kiam ŝi estis studento pri ĝenerala scienco en la Universitato de Romo. La paro geedziĝis en 1928.

Ili havis du gefilojn: nome filino, Nella (1931–1995), kaj filo, Giulio (1936–1997), nomita laŭ pli aĝa frato de Enrico, kiu estis mortinta en 1915. En 1936 Laura kuniĝis kun Ginestra Amaldi, edzino de Edoardo Amaldi, por verki libron kiu rilatas alkemion kun la nuklea transmutacio plenumita de iliaj edzoj.[1]

En 1938, la Fermi-oj elmigris al Usono por fuĝi el la kontraŭ-judaj leĝoj de la faŝisma registaro de Benito Mussolini; fakte Laura estis juda. Kvankam la prestiĝo de Fermi kaj lia membreco en la faŝisma Reĝa Akademio de Italio povus esti mildigantaj la frapon de la leĝoj, ili elektis ĉiuokaze foriri. Ili veturis al Stokholmo por ricevi la Nobel-premion de Fermi, kaj poste veturis el Stokholmo al Usono, kie Fermi estis akceptinta postenon en la Kolumbia Universitato.[2] Ili atingis la usonan civitanecon en 1944.

En 1954 Laura plue verkis. Ŝia libro Atoms in the Family, pri ŝia vivo kun Enrico, aperis tuj antaŭ li mortis pro stomaka kancero.[3]

En aŭgusto 1955 Laura veturis al Ĝenevo por la Internacia Konferenco por la Paca Uzado de Atomenergio kio kondukis al la Internacia Atomenergia Organizo. Laura Fermi estis la Oficiala Historiisto de la Konferenco kaj publikigis Atoms for the World, prie.[4]

Notoj redakti

  1. Laura Fermi & Ginestra Amaldi (1936) Alchemia del Tempo Nostro
  2. Bruzzaniti, Giuseppe. (2016) Enrico Fermi: The Obedient Genius (angle). Springer. ISBN 9781493935338.
  3. Laura Fermi el Atomic Heritage Foundation.
  4. Atoms for the World el Kirkus Reviews