Laura d'Oriano, n. en 27-a septembro 1911 en Konstantinopolo, estis spionino de franca rezistado. La itala ŝtato pafmortigis ŝin en 16-a januaro 1943.

Laura d'Oriano
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1910 (1910-11-30)
en Konstantinopolo
Morto 16-an de januaro 1943 (1943-01-16) (32-jaraĝa)
en Romo
Ŝtataneco SvislandoReĝlando Italio
Okupo
Okupo spiono
vdr

Familio redakti

Biografio redakti

En jaro 1930 en Marseille Laura edzigis la svisan "Emilo"-n de Bottighofen, Kantono Turgovio, Svisujo, kaj havis baldaŭ 2 filinojn. La juna familio vivis en Nico kaj havis monajn problemojn, eble de ĝenerala ekonomia krizo de jaroj ekde 1930. Post 6 jaroj la familio iris al Kantono Turgovio, la edzino havis la svisan civitanecon.

La edzo laboris en kontoro. Sed la juna Laura ne havis bonan vivon en la svisa Botighofen, la popolo de kamparana vilaĝo ne parolis la francan lingvon kaj ne amis gefremdulojn. La juna Laura havis sopiron pri Nico kaj pri la urba vivo.

Ankaŭ la edzo Emilo ŝanĝis kaj akomodis laŭ la karaktero de kamparana vilaĝo kaj li ne plu ridis. Laura iris al Nico kaj regule reiris al Botighofen gixs aŭtuno de la jaro 1939 kun la limofermo. Nico estis ankaŭ centro de spionado de multaj landoj. Laura ne havis laborpermeson en Nico kaj vivis kun amikino. Laura amis la kantadon en drinkejo kaj la muzikan vivon.

La amikino "subite" malaperis, (eble oni aranĝis la aferon?): Laura ne havis monon por pagi la loĝejon kaj afabla franca oficiro helpis Lauran. Laura komencis labori kun la francaj servoj kaj kantis en drinkejo.

Poste Laura laboris pro la S.R. Marine, (service de renseingement Marine) en Bordozo kaj observis la italajn submarŝipojn. La itala oficistaro rimarkis tion kaj la laboro finis.

Titolo "Mort pour la France" redakti

La franca rezistado povos eble doni titolon "Mort pour la France", sed oni devos prezenti grandan dosieron.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti