Laurence FERRARI [lorÃs ferarI], (naskiĝis la  5-an de julio 1966(nun 1966-07-05) (57‑jara) en Aix-les-Bains (Savoie)), estas franca ĵurnalistino. Ekde la 25-a de aŭgusto 2008, ŝi prezentas la ĵurnalon de la 20-a horo en TF1, la plej spektata televida ĵurnalo en Eŭropo[1].

Laurence Ferrari
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1966 (1966-07-05) (57-jaraĝa)
en Aix-les-Bains
Lingvoj francaitalahispana
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono
Familio
Patro Gratien Ferrari
Edz(in)o Renaud Capuçon • Thomas Hugues
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistomoderatoro
vdr

Studoj redakti

Filino de eksa deputito-urbestro de Aix-les-Bains, Gratien Ferrari, Laurence Ferrari studis komunikadon en "École française des attachés de presse" (Franca lernejo de gazetaraj ataŝeoj) dum 2 jaroj. Ŝi poste estis diplomita de "DESS" (Diplomo de specialigitaj superaj studoj) de politika kaj sociala komunikado (3-a ciklo) en Sorbono (Universitato Parizo 1).

Ĵurnalista kariero redakti

Laurence Ferrari debutis kiel redaktanto en AFP kaj en Rodana-Alpa eldono de Le Figaro Magazine en 1986, poste en Europe 2 en Liono kaj poste okupiĝis pri rubriko «sano» en Europe 1 inter 1986 kaj 1997. En 1997, ŝi prezentis la ĵurnalojn de LCI de la 6-a ĝis la 10-a horo kaj la sekvan jaron eniris France Info kiel ĵurnalisto «medioj kaj komunikado». Redaktanto en semajna gazeto Le Point ekde 1994[2], ŝi fariĝis kronikistino en TF1 en Combien ça coûte ? (Kiom tio kostas?), elsendo produktita de Christophe Dechavanne, kun Jean-Pierre Pernaut, poste en France 2 en Studio Gabriel ("sano").

Ĝis junio 2006, ŝi partoprenis la spektantaran sukceson de TF1 en la informa fako per magazino Vis ma vie (Vivu mian vivon), kaj ankaŭ per vesperdimanĉa magazino en «aliro al unua horaro» Sept à Huit (la Sepa ĝis la Oka), kun ŝia edzo Thomas Hugues. Ŝi ankaŭ estis anstataŭantino de Claire Chazal por la ĵurnalo de la 20-a horo en TF1 de junio 2002 ĝis junio 2006.

Ekde septembro 2006, Laurence Ferrari prezentis Dimanche + (Dimanĉon plus), politikan elsendon en Canal+ dimanĉon je la 12h40 anstataŭante Le Vrai Journal (La Veran Ĵurnalon) de Karl Zéro. Laurence Ferrari estis kun-produktoro de tiu elsendo, tra ŝia produkta societo Storybox[1]. En 2007 kaj 2008, Laurence Ferrari ankaŭ prezentis la balotajn vesperojn en Canal+ alterne kun animitaj skeĉoj de "Les Guignols de l'info" (la teatraj pupoj de informado).

Ekde la 2-a de septembro 2006, ŝi prezentis Le journal inattendu (La neatenditan ĵurnalon) ĉiusabate de la 12h30 ĝis la 13h30 en radiostacio RTL, kie ŝi renkontis personecojn portempe ludantajn la rolon de ĉef-redaktoro de la radiostacio.

En somero 2008, Laurence Ferrari forlasis Canal+ kaj ties elsendon Dimanche+ kaj revenis al TF1 por prezenti ekde de la 25-a de aŭgusto 2008 la semajnan televidan ĵurnalon de la 20-a horo, tiel postsekvante Patrick Poivre d'Arvor[3] [4] [5], en kunteksto de gravaj ŝanĝoj destinitaj restaŭri la spektantaron de TF1[1] [6]. Laŭ kelkaj medioj, kiel L'Express[7], la Prezidento de la Respubliko (Francio), Nicolas Sarkozy «ne estas fremda al la foriro de la ĵurnalisto de TF1», Patrick Poivre d'Arvor, kiu «pagas interalie pro sia malrespekto». Anne-Sophie Lapix, anstataŭanto de Claire Chazal en TF1, aliras Canal+ por postsekvi ŝin en la prezento de Dimanche + komence de la lerneja jaro 2008[8].

Elsendoj redakti

  • 1994: Kronikistino en Studio Gabriel en France 2.
  • 1997: Kronikistino en Combien ça coûte ? en TF1.
  • 1997: Prezentistino de la matena televida ĵurnalo en LCI.
  • 2000-2006: Prezentistino de Sept à huit duope kun Thomas Hugues en TF1.
  • 2001-2006: Vis ma vie en TF1.
  • 2002-2006: Anstataŭantino de Claire Chazal dum la semajnfinaj televidaj ĵurnaloj de TF1.
  • 2006-2008: Dimanche + en Canal+.
  • 2006-2008: le journal inattendu en RTL.
  • Ekde 2008: Prezentistino de la semajna televida ĵurnalo de la 20-a horo en TF1.

Humana engaĝiĝo redakti

Laurence Ferrari estas ambasadoro de asocio "SOS Villages d'Enfants" (SOS infanaj vilaĝoj) ekde novembro 2003.

En marto 2007, ŝi lanĉis kune kun kvin aliaj ĵurnalistinoj (Claire Chazal, Marie Drucker, Tina Kieffer, Béatrice Schönberg kaj Mélissa Theuriau) operacon "La Rose" (La Rozo) kun Unicef por helpi junulinojn aliri instruadon.

Rekompenco redakti

En novembro 2006, ŝi gajnis premion de neĝoj 2006, kiu rekompencas savojan personecon de la jaro[2].

Privata vivo redakti

En oktobro 2007[9], Laurence Ferrari kaj Thomas Hugues interkonsente divorcis, post 14 jaroj da geedzeco - ekde 1993 - kaj du infanoj, metante finan punkton al paro aperanta en amasmedioj.

En decembro 2007, Laurence Ferrari plendis pro "atenco al privata vivo kaj rajto al bildo" kontraŭ gazetoj Metro[10] (kondamnita al monkompenso de 5,000 eŭroj)[11] kaj Closer[12] (kondamnita al monkompenso de 12,000 eŭroj[13]), kiu dediĉis artikolojn al onidiro pri rilato kun la Prezidento de la Respubliko (Francio), Nicolas Sarkozy elvokita de la brita "tablojdo" Daily Mail[14].

En aŭgusto 2008, ŝi plendis kontraŭ Lyon Mag petante monkompenson de 40,000 eŭroj[15] [16], la gazeto estinte publikiginta intervjuon en kiu ŝia patro malkaŝis informojn atencantajn - laŭ la ĵurnalistino - ŝian privatan vivon. Gratien Ferrari tamen ne estis celita de tiu justica ago, kio mirigis kelkajn blogistojn[17] [18].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 «À TF1, Laurence Ferrari va remplacer Patrick Poivre d’Arvor» de Guy Dutheil, Le Monde, 9-a de junio 2008
  2. 2,0 2,1 "L’Aixoise prend les rênes du 20 heures de TF1", Le Dauphiné libéré, Le Dauphiné libéré, 10-a de junio 2008, p.5
  3. «Laurence Ferrari quitte Canal pour le 20H de TF1» Arkivigite je 2008-09-24 per la retarkivo Wayback Machine en ozap.com, 8-a de junio 2008
  4. «TF1 embauche Laurence Ferrari pour le 20h à la place de PPDA» Arkivigite je 2008-06-09 per la retarkivo Wayback Machine sur le blog de Jean-Marc Morandini, 8-a de junio 2008
  5. «Laurence Ferrari présente le 20H de TF1 à la rentrée 2008»[rompita ligilo] en la retejo de radio RTL, 8-a de junio 2008
  6. «TF1 : Laurence Ferrari prend les rênes du 20 heures» Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine en retejo de TF1, 13-a de junio 2008
  7. «Nicolas Sarkozy à la manoeuvre» Arkivigite je 2011-02-06 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de L'Express, 9-a de junio 2008
  8. «Anne-Sophie Lapix quitte TF1 pour "Dimanche +"» Arkivigite je 2008-09-29 per la retarkivo Wayback Machine de Pierre Courade en ozap.com, 11-a de junio 2008
  9. "Libération, pĝ. 34, 20 - 21-a de oktobro 2007"
  10. «Exclusif : Laurence Ferrari assigne Metro à propos d’un article sur ses rapports avec Sarkozy» Arkivigite je 2008-09-16 per la retarkivo Wayback Machine En Marianne2.fr, la retejo de Marianne, 7-a de decembro 2007
  11. «L.Ferrari: Métro condamné à 5.000€ de dommages et intérêts» Arkivigite je 2008-03-21 per la retarkivo Wayback Machine en la blogo de Jean-Marc Morandini, 17-a de januaro 2008
  12. «Laurence Ferrari poursuit Closer en justice» Arkivigite je 2008-04-04 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de Nouvel Observateur, 13-a de decembro 2007
  13. «Sarkozy - Ferrari: Closer condamné à verser 12.000 euros à la journaliste»[rompita ligilo] en la retejo de Libération, 20-a de decembro 2007
  14. « "Flirting for France: Newly-divorced Sarkozy’s 'close and loving relationship' with the blonde TV star in a low-cut blouse" » en la retejo de Daily Mail 26-a de novembro 2007
  15. « Laurence Ferrari attaque «Lyon Mag» » Arkivigite je 2008-08-30 per la retarkivo Wayback Machine, Libération Lyon, 27-a de aŭgusto 2008
  16. « Laurence Ferrari attaque «Lyon Mag» pour violation de sa vie privée », 20 minutes.fr, 27-a de aŭgusto 2008
  17. « La faute du père est-elle la faute du journaliste ? » en la blogo de Mastro Eolas, 29-a de aŭgusto 2008
  18. « Justice au singulier » en la blogo de Philippe Bilger, 28-a de aŭgusto 2008

Eksteraj ligiloj redakti