Lavena Ponte Tresa

komunumo de Italio

Lavena Ponte Tresa estas komunumo de Italio sur bordo de la Lago de Lugano.

Lavena Ponte Tresa
Dosiero:Lavena Ponte Tresa-Stemma.png
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio (2005)
Provinco VA Varese (2005)
Geografia situo 45° 58′ N, 8° 51′ O (mapo)45.9666666666678.85Koordinatoj: 45° 58′ N, 8° 51′ O (mapo)
Alto super marnivelo 275 m
Areo 4 (2005) km²
Loĝantaro 5763 (2018)
Loĝdenso 1298 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Brusimpiano, Cadegliano-Viconago, Marzio (2005)


Poŝtkodo 21037
Imposta kodo E494
Kodo laŭ ISTAT 012086
Telefona prefikso 0332
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Geografio redakti

Lavena Ponte Tresa situas ĉe la elfluo de la rivero Tresa el la Lago de Lugano. La komunumo Lavena Ponte Tresa konsistas el la vilaĝoj Laven kaj la itala parto de la vilaĝo Ponte Tresa, kies svisa parto situas norde de la rivero Tresa kaj formas la svisan komunumon Ponte Tresa TI.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ponte Tresa datiĝas el la jaro 818 kiel ad Tresiae Pontem. Dum mezepoko ĝis la konstruo de la Digo de Melide Ponte Tresa havis strategian signifon por la transiro de Svislando al Italio. Supozeble jam dum la romia epoko en Ponte Tresa ekzistis transirejo aŭ eĉ ponto trans la rivero Tresa. Dum mezepoko Ponte Tresa havis pro sia lima situo apartan statuson de aŭtonoma komunumo. La Dukoj de Milano al Ponte Tresa koncedis impostan liberecon, kaj la Svisa Ĵurkomunumo konfirmis tiun statuson. Post la napoleonaj militoj en la jaro 1803 estis fondita Kantono Tiĉino, kiu estis atribuita al Svislando. Ĉar kiel limo inter Lombardio kaj Tiĉino estis fiksita la rivero Tresa, la vilaĝo Ponte Tresa estis dividita en svisan parton, kiu formas la tiĉinan komunumon Ponte Tresa kaj italan parton, kiu estis altribuita al la itala komunumo Lavena Ponte Tresa. Eklezie la svisa parto de Ponte Tresa sendependiĝis de la paroĥo Lavena nur en la jaro 1821.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti