Lavtabulo antaŭe estis uzata por permane brospurigi lavotaĵon. La tabulo kun plej ofte ligna borderaĵo estas proksimume 30 ĉe 40 cm kaj konsistas el riparforma brospurigejo el galvanizita ŝtalo sur kiu oni metas la lavotaĵon, post tio ĝi estas per dura lavbroso kaj ŝmirsapo bone brospurigata. La brospurigejo antaŭe estis el ligno. Je la fino de la 19-a jarcento kaj dum la unua duono de la 20-a jarcento galvanizita ŝtalo pli kaj pli uzatis. Lavtabulo estas kiel instrumento uzataj en certaj muzikĝenroj.

Lavtabulo kun akcesoraĵoj
Lavokuvo kun lavtabulo

La lavtabulo en la industriigita mondo finfine estis forpremita de la lavmaŝino. En kelkaj landoj kiel Hindio kaj en Afriko ĝi ankoraŭ estas multuzata.