Malfermi la ĉefan menuon

Lazar Mojsejeviĉ KAGANOVIĈ (1893–1991) estis juddevena komunista gvidanto, fidela al Stalin, popolkomisaro. Respondeca pri kolektivigo en Sovetunio, deportadoj, holodomoro, masakro de Katin, detruo de la Katedralo de Kristo Savinto.

Lazar Kaganoviĉ
Lazar Kaganovich 1935.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1893 (1893-11-10)
Morto 25-an de julio 1991 (1991-07-25) (97-jara)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa lingvo
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Subskribo Lazar Kaganoviĉ
Familio
Frat(in)oj Q21099182 • Aron Kaganovich • Mikhail Kaganovich • Julij Kaganowicz
Profesio
Profesio ŝtatreprezentanto • revoluciulo • politikisto
v  d  r
Information icon.svg

VivoRedakti

Li laboris ekde la aĝo 14 en ledofabriko. Li estis membro de la bolŝevika frakcio de la Rusa Socialdemokrata Partio ekde 1911, oni plurfoje arestis lin pro kontraŭleĝa agado.

Propono de Lavrentij Berija kun akcepto de la anoj de Politburoo, la bazo de la Katin-decido de la 5a de marto 1940
 
La unua paĝo de la dokumento kun la subskriboj de: Josif Stalin, Vjaĉeslav Molotov, Voroŝilov, Mikojan kun la aldonaj apogsubskriboj de Miĥail Kalinin kaj Lazar Kaganoviĉ.
 
Druga strona dokumentu
 
Trzecia strona dokumentu
 
Czwarta strona dokumentu

Oni nomumis lin en 1920 el prezidento de la taŝkenta sovetia registaro. Pro lia tiea agado atentis pri li Stalin, kiu komisiis lin pri inspektado de lokaj partiorganizoj, ekde 1924 pri personaferoj de la partio. Ĉar li helpis tiuterene efike politikon de Stalin, li iĝis en 1930 membro de la Politburoo (Politika Komitato) ĝis 1957. Li apartenis al fidelaj konsilantoj de Stalin. Li apogis forte la perfortan agrikulturan kolektivigon kaj konstruon de la metroo en Moskvo.

Kaganoviĉ kaj Vjaĉeslav M. Molotov kontraŭstaris politikon de Sergej M. Kirov, kiu volis doni avantaĝojn al la kamparanoj kaj volis malfortigi la stalinan socian kontrolon. Kaganoviĉ kaj Molotov formis la kernon de la Politburoo. Ekde tiam ĝis morto de Stalin, Kaganoviĉ respondecis pri malpeza industrio de la Sovetunio. Li estis en 1935 trafika poste malpezindustria ministro (1937), poste oni nomumis lin al ministro pri fuelo (1939) kaj naftoindustrio. Kaganoviĉ kune kun aliaj membroj de la Politburoo kiel Josif Stalin, Vjaĉeslav Molotov, Voroŝilov, Mikojan kaj Miĥail Kalinin rutine subskribis listojn de ekzekutoj, kaj ekzemple permesis la Masakron de Katin (vidu la apudan foton de la dokumento).

Li estis en 1956–57 unu vic-ĉefministro kaj samtempe ministro pri konstrumaterialoj. Li patroprenis en puĉo kontraŭ Nikita Ĥruŝĉov (junio 1957), pro tio oni eksigis el la komunista partio, kaj li plu agadis kiel direktoro de kemia fabriko.

BibliografioRedakti