Lazaro (sekretario)

Lazaro (sekretario), latine Lazarus Secretarius, hungare Lázár deákLázár titkár estis hungara kartografo, kiu kreis la unuan presitan mapon pri Hungario (Tabula Hungariae) en 1528. Ĉi tiu mapo estas Monda Heredaĵo de Unesko. Oni scias nenion pri lia vivo.

Tabula Hungarie
Parto de la mapo pri Csepel

Datenoj redakti

La kromnomo sekretario rilatas al tio, ke li estis supozeble sekretario de Tamás Bakócz (primaso de Hungario), sed tiutempe li respondecis pri ekstera politiko de Hungara reĝlando. Tiel la bezono de ekzakta Hungara mapo evidentiĝis ankaŭ por Lazaro. La mapo fariĝis kunlabore kun sia instruisto Georg Tannstetter, kun kiu li studis en Vieno. Lazaro "kompilis" la karton, Tannstetter tiam reviziis kaj pligrandigis ĝin. Estas okulfrapa, ke Lazaro sur la hungara mapo nur mencias la nomon Lazarus, dum la aliaj partoprenantoj ricevas siajn familinomojn (kiel Georg Tannstetter). Kelkaj supozas, ke li ne studis en universitato, ĉar tiam lia titolo estus "magister". Li lernis la necesajn sciojn supozeble en meznivela lernejo. La fontoj mencias lin hungaro. Tio evidentiĝas, ĉar en la geografiaj nomoj li konsekvence povis redoni la hungaran prononcon, ekzemple la vokalo „é” estas „ee” (ekzemple Ezeek, Zeeplak), la vokalo „ö” estas „ew„ (Fewdwar, Ewsi, Fewldeak, Besenew).

Valoro de la mapo estas pro sia unika ekzisto antaŭ dominado de turkoj. En Hungario oni parolas simple pri la "Lazaro-Karto" (Lázár-térkép).

Fontoj redakti