Lazujo (laze: ლაზონა, Lazona; kartvele: ლაზეთი - Lazeti aŭ ჭანეთი - ĉaneti) estis administra divido de la Otomana Imperio nomata sanĝako sub la vilajato Trabzon, indiĝena teritorio de la lazoj, popolo parolanta la lazan en la sudorienta bordo de la Nigra Maro. Tamen, ĝiaj limoj ne koincidas kun la areo de la lazlingvanoj. Nuntempe ĝi konsistas el la turkaj provincoj Rize kaj la bordo de Artvin.

Lazujo.
Antigva Lazujo.

En antikvaj tempoj, la regiono estis parto de la reĝlando Kolĥido. En la Mezepoko, ĝi apartenis al Kartvelio ĝis 1578, kiam estis konkerata de la Otomana Imperio. En 1878, la orienta parto de Lazujo, inkluzive de Batumi iĝis parto de la Rusa Imperio, kaj la ĉefurbo de la sanĝako translokiĝis de Batumi al Rize. Post la okupado de la Kartvela Demokratia Respubliko de la bolŝevika Rusio, ekde 1922 la teritorio estis dividita inter Turkio kaj Sovetio. La sanĝako kaj la nomo estis forigitaj de la nova Turkio en 1925.

La Reĝlando Egrizo estis konata de la helenoj kaj romianoj kiel Laziko, kaj de la persoj kiel Lazistano.