Leó Györök [djorok], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Györök György Ferenc Leó estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis alsó-eőri.

Leó Györök
Persona informo
Naskonomo Györök György Ferenc Leó
Naskiĝo 22-an de aprilo 1847 (1847-04-22)
en Pápa
Morto 15-an de decembro 1899 (1899-12-15) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo
vdr

Leó Györök [1] Arkivigite je 2018-05-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de aprilo 1847 en Pápa (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 2-a), li mortis la 15-an de decembro 1899 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Leó Györök frekventis mezlernejon en Székesfehérvár, poste li akiris diplomon en marista akademio de Fiume, fine li estis marista oficiro. En 1866 li vivis en Cardiff, li vivtenis sin el pentrado kaj instruado. Lia sekva stacio estis Parizo, kie li studis en pluraj altlernejoj akirintaj artan kaj inĝenieran diplomojn. Lia plej grava pentrista instruisto estis Gustave Courbet. Dum la Francia-Prusia Milito li batalis en Sedan kaj Parizo. En 1871 li same batalis kiel majoro en Pariza Komunumo (1871). Post la falo li estis kondamnita, sed li rifuĝis. En sia naskiĝlando li estis inĝeniero pri pervojaj linioj, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1877. Li instruis en Budapeŝto ekde 1880. En 1891 li konstruis velŝipon kaj li ŝipadis en Adriatiko. Abrupte li paraliziĝis, tial li mortigis sin. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis filon.

Lia ekspozicio redakti

Liaj libroj redakti

  • Grammatica metodica della lingua ungherese, con esercisi pratici (1880)
  • Lázadó hajósnép viszontagságai a Csöndes-tengeren. Való történet (1890)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Tengerpart sétálókkal
  • Halászbárka
  • Olasz táj
  • Trau
  • Csorba tó

Elektitaj libroilustraĵoj redakti

  • vidu la malsuprajn bildojn!

Fontoj redakti