Leó Leövey
LEÖVEY Leo [pr. loevei] estas hungara aktoro naskiĝinta en Koloĵvaro la 23-an de oktobro 1869 kaj mortinta en Budapeŝto la 29-an de julio 1938.
Leó Leövey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1869 en Kluĵo |
Morto | 29-an de julio 1938 (68-jaraĝa) en Vár |
Mortokialo | pneŭmonito |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | József Leövey |
Okupo | |
Okupo | aktoro • reĝisoro • kantisto |
Kariero redakti
LEÖVEY debutis en 1893. Li ludis en la Felvidék, en Szabadka, Kolozsvár, en la trupo Buda–Temesvár, en Szeged, Arad, Nagyvárad, Pécs. Ekde 1918 ĝis 1931 li estis ano de la teatro de Kluĵo, ekde 1932 de Király Színház, en jaroj 1933–1935 de la Teatro Belvárosi, en jaroj 1935–1938 de la teatroj Városi, de Pest, de Vígszínház kaj de la Teatro Royal.
El liaj roloj redakti
- Gáspár (Planquette: A corneville-i harangok);
- gr. Thurein (Szomory D.: Bodnár Lujza);
- Öreg színész (Szép E.: Háromlevelű lóhere).
El liaj reĝisoraĵoj redakti
- Huszka J.: Aranyvirág;
- Millöcker: Boszorkány;
- Strauss (filo): A denevér.
Fonto redakti
- Magyar Színházművészeti Lexikon